Перед вами озвученный автором учебник "Эсперанто в 501 слово".
Это учебное пособие постепенно, слово за словом, вводит читателя в мир языка эсперанто.
В нем нет ни трактовки правил, ни описания грамматики, ни исторических реминeсценций:
картинка за картинкой, фраза за фразой, от постейших - "птица летит", "ученики учатся" к более содержательным - и вот вы уже читаете первый эсперантский тест.
По данной странице выложен весь трехтомник "Esperanto per 501 vortoj" в формате pdf с текстами, иллюстрациями и звуковыми примерами, любезно предоставленный автором для публикации на сайте Парк Эсперанто.( 168 MБ *.* )
В первом томе вы знакомитесь с эсперантскими словами с помощью картинок.
В дальнейшем - каждое вводимое слово сопровождается несколькими фразами, поясняющими его смысл при посредстве уже известных понятий.

Почему такое название у учебника - 501 слово?
В этом и заключается методический прием Кербеля: он предлагает в качестве учебного материала интересные, увлекательные произведения (вместо череды бесконечных упражнений в стиле "мама мыла раму", "Энн и Питер пришли в клуб эсперанто"), но, чтобы облегчить знакомство с языком, тексты приводятся с учетом ограниченного словарного запаса начинающего эсперанто-читателя, т.е. в очередной главе для чтения вы не встретите слов, которые бы не были изучены в предыдщих уроках.
Первый том пособия содержит роман "Аэлита" А.Толстого, переведенный с использованием только 209 эсперантских корней.
(Эсперанто, благодаря его грамматическому строению, позволяет обходиться таким небольшим количеством корней, без потери смысла и живости повествования. Компактные изложения грамматической структуры э-то желающие могут найти по ссылкам с главной страницы нашего сайта)

Во втором томе, в процессе чтения повести "Борьба за огонь" Ж. Ронни-старшего, вы получаете еще сто корней.
В завершающей, третьей части вы найдете роман Стивенсона "Остров сокровищ", переведенный автором с помощью 509 корней на эсперанто.

Данный учебник был написан как пособие для эсперанто-курса в Empire State College (гос.университет в Нью-Йоке), содержит несолько строк предисловия на английском языке и эсперанто-английский словарик в конце.
Поскольку в самих уроках никаких иноязычных комментариев нет, то книга может быть с успехом использована русскоязычными учащимися, как еще один вариант, помогающий усвоить эсперанто живым, оригинальным способом.


Метод Кербеля кажется противоположным тому, что используется в курсе Мнемо-эсперанто(см на гл. стр. сайта): набрать за первые несколько недель, на подъеме свежего энтузиазма, как можно больше слов, чтобы поскорее приступить к свободному чтению оригинальной, неадоптированой литературы.
Но противоположность методик - кажущаяся. Различные авторские подходы дополняют друг друга, позволяя посмотреть на изучаемый материал с разных сторон - из каждого пособия можно извлечь что-то свое, полезное; кроме того, чередование используемых курсов способствует поддержанию интереса к предмету: надоело строить мнемонические "запоминалки" - отвлекся, посмотрел иллюстрации, почитал тексты-романы; устал от чтения - поброди по грамматическим картинкам, просмотри короткое или более пространное описание грамматики.



Приятного просмотра-прослушивания!
Вам понадобится Akobat Reader от 6-го и выше.

Заказать книги и кассеты A.Кербеля - учебники, переводы - можно по адресу: kerbel(крендель)zahav.net.il











Так выглядит озвученая страница пособия:



(готовится постраничная версия учебника, более удобная для просмотра в сети)

Pri verkoj de A.Kerbel -

"Versoj kaj tradukoj" - specon de la verkaro (legeblan kaj aŭdeblan) kaj vi povas trovi en Bebvartejo.

"Esperanto per 501 vortoj" (en ĉi paĝo spektebla en pdf formo ( 168 M *.* )) - tri voluma.
Sur malantaŭa kovrilo de reeldonita pro elĉerpiĝo volumo numero unu troviĝas tiu ĉi angla teksto:

About the language

Are languages we speak a natural phenomenon? Certainly not.
National languages are a product of human societies. Since they were created not by brilliant inventors, but evolved gradually, over long periods of time, their design is not overly rational. Languages are hard to learn. We manage to learn our native tongues quite well, but many adults find learning a foreign language to be a torment.
Humankind needs a convenient, neutral, easily learned, International means to communicate. How wonderful it would be to have an international language created for us by a genius: an Edison of languages...
But such language already exists!
In 1887 Dr. Lazar Ludovik Zamenhof (1859-1917) published a book about his invention: the language Esperanto. Esperanto is a melodious language, which was designed to be easy to learn. By now, Esperanto literature includes numerous volumes of original work, as well as translations of many of the major literary works written in various national languages.
If you would like to learn more about Esperanto, consult the Web.
You will find several million sites mentioning Esperanto to satisfy your curiosity.
If you are ready to learn Esperanto, here is your text-book.

La unua volumo celas denulan komencanton sendepende de ties gepatra lingvo. (Al kompreno helpas multegaj klarigaj bildetoj).
La metodon mi elektis sub influo de artikolo el, ŝajne, "Znanije-sila".
Artikolo nomigĝis "Unu jaro - unu lingvo". Ĝi priskribis leg-manieran metodon lerni novan lingvon. "Legu rapide, senvortare. Ne koncentriĝu sur nekonataj vortoj. Penu kompreni la enhavon". La tekstoj devas esti atentokaptaj. Kiom eble pli da tekstoj per kiom eble malpli da novaj vortoj. La vortoj asimiliĝas subkonscie; plej gravaj vortoj, t.e. vortoj uzataj ofte, asimiliĝos unuaj.
Unua volumo enkondukas 209 vortoj, kiu estas uzataj por transdoni e-te romanon de A.Tolstoj "Aelita".
Dua volumo aldonas ankoraŭ cent vortoj kaj entenas "Lukto por fajro"-n.
Vortaro de la tria volumo konsistas el 501 vortoj kaj romano rakontita per simpla lingvaĵo estas - "Trezor-insulo" de Stivenson.

Antaŭ nelonge en "Empire State College (State university of New York) estis ricevita permeso propni E-on al studentoj estiel unu el nepre lernataj lingvoj. Se la permeso estos eluzata, la lernolibro estos ĝuste tiu ĉi, trivoluma.


Do ŝajne la metodo estas tute mala kompare kun tiu de nia kurso "Mnemo-esperanto"?
(Kiu ebligas kaj instigas parkerigi amason da vortoj dum kelkaj semajnoj, por tuj komenci legi - ne simpligitajn, sed ajnajn vaste direktitajn tekstojn.)
Sed la malo estas ŝajna, ne estas metodoj kontraŭaj - nur paralelaj, malsimilo ebligas al lernanto vidi la materialon diversflanke kaj alimetoda lernilo helpas ne perdi intereson al lernotaskoj.
Tio signifas, ke dum la procedo - mnemonikado, estas tute ne malutile tuj havi praktikon en senvortara legado de "adoptitaj" romanoj. La tradukaĵoj ene de la menciitaj volumoj estas ĝuste inter nemultaj legaĵoj orientitaj al komencanto, des pli bone taŭgaj, ke temas pri vaste konataj verkoj - eĉ okaze de stumblo, freŝkomencanto ne perdos senc-linion de la legataj eventoj



A.Kerbel pri la lerniloj:

Pri la lernolibro. Mia celo, kiel vi jam scias, estis skribi kiom eble pli da tekstoj per kiom eble malpli da vortoj, por ke la leganto kun miro konstatus ke en lia kapo troviĝas jam sufiĉe multe da ili.
G'uste tio estas rezulto de legad-lernado.
Sed: la metodo (same al ĉiuj aliaj) taŭgas ne al ĉiuj: ĝi celas lernantojn iom divenemajn. Mi spertis okazon kiam unu inĝeniero (en mia laborejo) scivole foliumis la unuajn paĝon(bildan) kaj tuj demandis: tre bone, sed kion signifas tiu ĉi vorto "arbo"?
Sed ankaŭ mi estis mirigita: mi ne atendis ke eblas sufiĉe detale rerakonti na "Batalo por fajro", per malpli ol 309 vortoj (malpli, ĉar lastaj vortoj aperas preskaŭ fine) kaj, per malpli ol 501 vortoj na "Trezorinsulo". (Unu sufiĉe juna esperantisto rakontis al mi ke la romanon mem li legis post la lernilo kaj... trovis en ĝi nenion novan). Eĉ ni, esperantistoj, ne konscias ĝis kiom valoras tiu ĉi nia lingvo.
Ne ĉiuj ni estas spertuloj, do mi estas certa ke la du romanoj (kaj eĉ unua el ili, "Aelita") povus esti interesaj kaj utilaj al sufiĉe multaj esperantistoj.

Mendi la lerno-romanojn eblas ĉe la aŭtoro - kerbel(heliko)zahav.net.il


Ekz. de la lernila paĝo:








PRI LA AŬTORO KAJ LIAJ LIBROJ:


Reeĥo de la akademiano Boris Kolker pri verkaro de A.Kerbel:

Estas videble, kiom da laboro traduka, lingva kaj eldona vi enmetis en ĝin. Mi tuj legis po iom en diversaj lokoj kaj restis kontenta.
Nu, kiel akademiano, mi ne povas aprobi viajn lingvajn novaĵojn. Sed, certe, vi rajtas eksperimenti. La vivo montros, kio stabiliĝos kaj kio ne stabiliĝos en la lingvo.
Dezirante diskonigi viajn librojn, mi skribis komentojn en la Reta katalogo de UEA:
http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7615
http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7616
http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=5603

Opinioj pri Esperanto per 209 vortoj
Boris Kolker (2006-11-12):
Estas ĝuo por komencanto legi la libron, posedante nur tre limigitan vortostokon.

Opinioj pri Dek du seĝoj
Boris Kolker (2006-12-13):
"Dek du seĝoj" estas la plej legata kaj la plej ŝatata ruslingva libro. Kvankam ĝi estas tre malfacile tradukebla, Aleks Kerbel plenumis tiun taskon sufiĉe bone: la lingvaĝo estas flua kaj klara. La libro estas bele eldonita kaj vendiĝas je malalta prezo

Opinioj pri Ora bovido
Boris Kolker (2006-12-13):
Tre gaja kaj sprita libro. Vigla traduko. Dankon al Aleks Kerbel, ke li konigis tiun ĉarman libron al la esperantista leganto.


____________________________________________

L.Rimon, komentoj pri la novaj eldonaĵoj:

Freŝe aperis bele eldonitaj tradukoj de famaj romanoj:
"Dek du seĝoj" kaj "Ora bovido" de Ilf kaj Petrov tradukitaj de Aleks Kerbel.

Apartan intereson havas enkondukita de la aŭtoro gramatika koncepto -
eble vi jam ĉe la titolo eksentis nekutimeton - komparu: "La Ora Pozidono"...

La temo estas priskribita en postkomenta paĝo de la libro, cite:
La estu uzata
1. Por prezenti sencon de vortoj tiu, tiu ĉi.
2. Por prezenti sencon de posedaj pronomoj.
3. Por prezenti ellasaĵojn.
4. Ni penu eviti uzadon de konkretiga vorto la, se la konkreteco estas memividenta.

La uzado devenas el la reguloj formulitaj de G.F. Makkink (1990) en "Nia fundamento sub lupeo"

La kritikon de la eksperimento deziranto povas vidi ĉe: Helmuto Velger en "KONTRIBUOJ AL LA NORMA ESPERANTOLOGIO" -
http://www.info-servo.de/Kontribuoj.htm
Kurte: la kritiko konsistas el aserto ke - fundamente artikoluzado estas difinita kiel: "sama, kiel en la angla, germana, franca kaj aliaj lingvoj" - ne ĉiuj frazoj de "La Ekzercaro" estas priskribeblaj per La-reguloj de G.M., kaj - ke estas ellasita uzo de nedefenita artikolo por esprimi ankaŭ sencon kiel "tipa, natura, reprezenta".

Evidentas, ke eĉ tiom vasta difino ne eksplikas abundegan la-ladon entradiciintan en E-to - ĉu en supra ekzemplo "La Ora Pozidono" estas tipa reprezentato de Pozidonoj? ĉu ĝi estas la konkreta inter multaj samspecaj?
Eĉ se ne temi pri "aliaj lingvoj" havantaj la gramatikeron, la-lado ne ĉiam klarigeblas per, ekz, anglaj reguloj, kie artikolo ne malofte nun estas ellasata okaze de apuda difina priskribo, en titoloj, teĥnikaj instrukcioj, bildsubskriboj kaj en amaso de aliaj okazoj.

La postparolo pritraktas ankaŭ la eksperimentan prepozicion "na"
Pli detale pri ĝi vi povas legi rete: http://www.fphil.uniba.sk/~minich/naism.html
"La eksperimenta prepozicio "na"" de Minich a. vidu diskuton en Vikio.

Do en du ĉi menciitaj tradukoj la teorio iĝas aplika praktiko.
Ja estas akceptite, ke ĉiu aŭtoro rajtas uzi en propra kreaĵo ajnajn noverojn, kiujn la legontoj povas akcepti, imiti aŭ malakcepti.
Do ni legu kaj ĝuu la novajn verkojn.


La unua impreso pri la legaĵoj ("Dek du seĝoj" kaj "Ora bovido"):

Estis speciale malfacila tasko elekti por tradukado ĉi verkon. Ĝi postulas sufiĉan kuraĝon de tradukanto. La libron, plenegan da spritaĵoj, referencoj al siatempaj okazaĵoj kaj lokaj konkretaĵoj, estas ege malfacile transdoni internacie. Des pli la libron, preskaŭ ĉiu frazo kies iĝis aforizmo nacilingve (ĉefe pro la famega filmo, kun art-plenumanto - popularega aktoro).
Ekzistas du konataj vojoj por tradukisto: trapasi naciismajn pipraĵojn apenaŭ transdoneblajn alilingve kaj spritumi tiuloke, kie la traduk-lingvo donas eblecon. Ĉi kaze tio egalus skribi novan libron, nure kun simila eventoĉeno.
La aŭtoro elektis duan vojon - zorgeme konservi ĉiun originan esprimon, rekte transdoni ĉiun aludon kaj vortludon.
La demandon, ĉu estos internacie kompreneble, eblas formuli pli vaste:
ĉu ĝenerale humuro estas internacia (ĉie samakceptebla) ?
Oni povas renkonti opinion, ke rusaj humoraĵoj estas apenaŭ komprenataj ekz. okcidente, kaj ke, se tiel aŭ aliel eĉ eta ŝerco bezonas enkondukan kurson da lekcioj pri koncernaj cirkonstancoj, do ajnaj traduk-baraktoj ne multe pli efikas ol simpla rekta esprim-transdono (ĉar ja romano ne povas kunteni monografion pri landhistorio kaj moroj).
Al tiu opinio kontraŭstaras la simpla fakto, ke rusa leganto absolute libere akceptas kaj komprenas malproksimajn Teodor Drajzer, Mark Tven, ankaŭ Aleksandr Djuma kaj Ŝekspir -on, forajn ne nur lande, sed epoke -
tute sen specialaj studoj kaj sen multaj marĝenklarigoj.
Inverse - eblas do supozi ankaŭ reciprokan komprenon. Ja ĉiuj ni estas homoj Kaj, kiel ĉiam, la plej ĝusta kreterio de aŭtora sukceso - estas opinio de legantaro, do nun estas via vorto - kara legonto.


Kurta intervuo kun A.Kerbel :

Pri "Dek du seg'oj" kaj "Ora bovido" far Ilf kaj Petrov:

Demando: Kial la verkoj estis elektitaj - allogis malsimplo de la tasko, aŭ intima ŝato al la libroj, aŭ ankoraŭ io?
Respondo: Dum lasta jaro de dua mondmilito en miajn tiam adoleskulajn manojn trafis broŝureto destenita por distri soldatojn. Tio estis eltiraĵoj el "Ora bovido". Longe post tio mi revis trovi la romanon, sed pasis multaj jaroj antaŭ efektiviĝo de tiu ĉi revo: la verko estis malpermesata. Jes, roluloj de la romanoj agas en ne ekzistanta jam lando, kiu estis regata kruele, burokrate. Sed tiuj ĉi aventuraj romanoj fluas tiel sprite kaj gaje, la roluloj (kvankam friponoj), estas ĝis tiom simpatiaj ke, ni esperu, la verkoj vivos ne malpli ol fama "Don Quixote" de Cervantes. Krom tio la romanoj helpas kompreni kiel, fakte, oni vivis dum tiu ĉi stranga sovetia eksperimento.

Demando: Kiom da tempo okupis la traduklaboro?
Respondo: Kelkajn jarojn.

Demando: Kial precipe la gramatik-noveroj: la teksta teksaĵo postulis specialajn rimedojn aŭ ecoj de la renkontita libro "Nia fundamento sub lupeo" inspiris ĝian realigon?
Respondo: Kaj tio kaj alio. Kiam temas pri rolo de artikolo la, pozicio de iama ruslingvano estas avantaĝa: ĝi postulas pripensi uzon de tiu ĉi vorto. Aaŭtoro de "Nia fundamento..." faras tion. Prepozicio na, proponita far sinjoro G.F. Makkink, estas tre utila por senkriple uzi neesperantigitajn vortojn. Nomojn, ekzemple.

Demando: Kio pri planoj por estonto?
Respondo: Al mi tre plaĉas libro pri vojaĝimpresoj de Ilf kaj Petrov en Usono de 1930-aj jaroj. En sprita kaj humura maniero ĝi helpas kompreni tiun ĉi tiel disputatan nun fenomenon. Ĉu mi iam tradukos ĝin? Sendube ĝi valoras tion.

20.06.2006, L.R


______________________________________________


VAMBERI (tradukita rakonto de N.Tiĥonov)

La tradukisto, A.Kerbel, pri la verko:

- Ankaŭ rakonton "Vamberi" (same al verkoj de Ilf kaj Petrov) mi ŝatas de la juneco, kvankam mi ne sciis, ke temas pri reala persono.
Eblas eĉ, ke ĝuste tiu ĉi rakonto influis mian intereson al esperanto:
ankaŭ mi ekvolis koni lingvojn. Sed mi ne estas Vamberi, do nur en E- o mi sentas min pli-malpli komforte. Ŝajnas ke ne nur mi.
Do koran dankon al vi, Zamenhof!

Ankoraŭ iom pri aktualeco de la rakonto:
la aŭtoro ne penis konduti "politik-korekte" rilate al Islamo.

Estas vaste konata, kaj ofte citita (el revuo "Vokrug sveta") epizodo: vestita kiel orienta derviŝo la vojaĝanto-esploristo pasis longan vojon kun persa karavano, evitis multajn danĝerojn (por jeŭropano tiam mortdanĝere estis aperi en la mezaziaj landoj), sed unu okazo apenaŭ ne pereigis lin: kiam li ritme frapetis per piedo dum orkestro muzikis, la loka estrulo tuj destingis lin de aliaj almozuloj - en la regiono oni ne havas tiun kutimon.
Nun vi povas legi la tutan rakonton ankaŭ esperante.

Homo de mirinda sorto, naskita en mizera familio, kun kripla piedo, pelata kaj mokata dum la tuta infaneco, Vamberi iĝis fama esploristo, unu el pioniraj eŭropanoj, sukcesintaj penetri kernon de islama mondo.
Spektitaj kaj priskribitaj de li aziaj moroj estas aktualaĵo ankaŭ nun.

La rakonton de N.Tiĥonov vi povas trovi enrete, pri la libro demandu A.Kerbel (la adreso supre).
Interesanto povas legi la fontan materialon - skribitan de Vamberi "Путешествие в Среднюю Азию".
Suplemente:
La nuntempan vojaĝon "По следам Решида-Эфенди, странника из Стамбула" priskribas ruslingva ĵurnalisto, kiu rimarkas ne multan esencan ŝanĝon en la lokaj tradicioj.

La eksperimentado en la traduko kun prefikso pe- ne multe deflankigas leganton de la fluanta teksto - tiom atentokapta kaj aventurplena estas la menciita vojaĝpriskribo.


________________________________________________


"Suno sur la tablo" - historio de lumigado.
Tradukita scienc-populara, porinfana rakonto de M.Iljin

Klara, facile legebla lingvaĵo; la teksto taŭgas ne nur por lernantoj, eĉ kleraj scivolemuloj povas trovi en la verko iom da interesaj faktoj pri evoluo de "nokta tageco" - vico da inventoj kondukantaj al tiom kutima nun "pendanta piro-ne mangebla-ne tiru"

Eblas mendi ĉe UEA libro-servo.

Legantoj de nia ttt-ejo povas konaiĝi kun la lastaperinta libro,
"Suno sur la tablo"
laŭ afabla permeso de la aŭtoro - en ĉiena PDF dosiero


Nova sciigo:

aperis disko de kantoj - verkitaj kaj plenumataj de A.Kerbel.

Aldone al la intervueto:

1. Pri la disketo.
La kantojn mi verkis antau (ne timu!) 40, proksimume, jaroj. Mi loghis tiam en Kievo, chiutage veturis al la laboro per la biciklo, ses kilometroj unudirekte, kaj elpensis kantetojn.
Char mi estas muzike analfabeta, mi ne scipovis registri la melodiojn sed konstante serchis la eblecon. Nun mi trovis ghin: helpis mia komputilo (kial ne "komp/o"?) Makintosh, kaj tre oportuna programo "GarageBand". Unu monato, kaj la kantoj, kun kelkmuzikila akompano, ekestis surdiskigitaj. Mi shatas sciencfikcion, sed junaghe mi ne kredus ke tio eblas.
La disketon mi sendis al Libroservo de UEA; ili mendis iom da ili, kaj metis por vendado.
(Katalogo de UEA: Universala Esperanto-Asocio > "Katalogo" > "Aldonaj serchkriterioj".
En fenestreton "Eldoninto" entajpu kerbel). Samloke vi povas trovi libreton kun la tekstoj kaj kun ankorau kelkaj verkajhoj / tradukajhoj.

Viaj kanzonoj estas romantikaj, kion vi opinias pri nunaj popularaj amasmuzikajxoj? -( "Se oni volas sagxajn tekstojn, do legu gazetojn!")
2. Mi tute, Lusi, ne kapablas taksi aliajn stilojn. Sed shajnas ke la homaro komencas jam liberighi de artostiloj en kiuj estas tiom da spaco por... friponoj.

Cxu oni povas vidi foton de la auxtoro? :-)
Kio koncernas mian fotografajhon, mi preferas teni ghin en sekreto: mi tute ne estas belulino, kaj ech ne belulo. Mia vizaghacho taugas nur por malreklamado.

Do, aŭskultu kaj ĝuu. Specimenon vi povas aŭdi en Bebvartejo


__________________________________________________________________

Oni rajtas gvidi sian lingvouzon nure per Fundamentaj rekomendoj kaj esti sukcese komprenataj, opinias aŭtoro de la artikolo el IE Aleks Kerbel:


Artikolo de A.Kerbel:
Kiom da reguloj havas la gramatiko de esperanto?

Citaĵo:
"Oni avertas nin: Ne faru mispropogandon. Paroloj pri dekseso da reguloj estas malvero. De kie venas tiuj pensoj?

Ŝajnas ke estus utile kompari nian gramatikon kun.. reguloj de ŝakludo.

Permesu prezenti la imagitan konversacion:
- Kiom da reguloj havas ŝakludo?
- Ŝakludo? Sed ni intencis paroli pri esperanto...
- Do/
- Mi ne scias, kiom?
- Dek unu: seso da reguloj preskribas konduton de apartaj ŝakpecoj; kvino da ili preskribas nociojn: mato, ĉiama mato, ŝako, pato, kaj aroko. Ĉio!
- Sed tio ne povas esti vero! Rigardu grandegan kvanton da libroj kaj peridaĵoj, kiuj de ĉiu flanko pristudas kaj ne ne finas pristudi tiun ĉi ege komplikan fenomenon... Ne, tiuj ĉi elementaj reguloj tute ne sufiĉas por priskribi ŝakludon. Ili ne sufiĉas eĉ por gajni.
- Jes, ili ne sufiĉas por gajni, sed ili tute ne celas tion. Reguloj de ludo kaj ludo tute ne estas la samo.
Same diferencas lingvogramatiko de lingvouzo.

jen unu el gramatikaj regulojde esperanto:
"Kazoj estas nur du: nominativo kaj akuzativo; la lasta estas ricevata el la nominativo per aldono de finaĝo n."
Ĉu estas simple? Jes: Mi vidas patro-n. Li legas libro-n.
Sed kio pri vortoj rajdas, ridas, pensas? ĉu oni povas pensi patron aŭ ridi leteron? Sed tio ja ne estas gramatiko! Tio estas..psikologio.
Kiu pens eviti ĉiujn "misuzojn" de gramatikaj reguloj trafos sin en ridindan situacion:
1. unu aŭtoriratulo (G.Waringhien) signas la vorton rid/i kiel "netransitiva". Tio signifas ke li "malpermesas" uzon de -n lige kun la vorto.
Sed alia aŭtoritatulo (L.Zamenhof) jes uzas la vorton transitive: mi ridas vian naiveco-n.
2. Ĉu oni povas pensi nebulo-n? Ŝajnas, ke ne. Sed en unu sciencfikciaĵo mi legis ĝuste pri tio!
3. Ekzemplo: Li rajdis duĝiban kamelo-n. Ankaŭ rajdi estas difinita kiel verbo netransitiva (PIV) sed frazo estas klara, ĉu ne? do ni uzu akuzativon ankaŭ ĉi tie.

Jes, provoj normigi uzon de apartaj vortoj estas ridindaj kaj senesperaj. Ĉu oni igu niajn lernantojn lerni kiu el verboj estas transitiva kaj kiu ne?. Brrr, tio jam ne estas Esperanto. nia gramatiko permesas uzon de finaĵo -n. uzon aŭ neuzon oni lasu al la uzanto: ĉiu el ni volas esti komprenata.
Gramatikon oni povas ankaŭ kompari kun ilo. Saman tranĉilon oni povas uzi por disdoni panon al malsatuloj, aŭ.. Sed leĝoj pri malbona uzo de tiu aŭ alia ilo jam tute ne estas teknologiaj! Tasko de gramatiko estas doni regulojn kadre de kiuj fluos homaj pensoj, sed ne difini pensmanieron mem.

Nia lingvo baziĝas sur gramatiko kaj Fundamento. la gramatiko estas simpla. Nekompareble, genie simpla.
Fundamento, kiu estas aro da tekstoj, ilustras uzon de la gramatikaj reguloj. Kaj tio sufiĉas, ĉu ne? Tute sufiĉas.
Do, kiom da reguloj hava Esperanto? Dek ses!
kaj nun permesu prezenti la peceton el verko "Aĉaj cignoj" de fratoj Strugacky kiun mi, fakte, jam mensciis. Temas pri konversacio de patro kun sia filino:
- Irma, - diris li lace, - kion vi faris sur tiu ĉi vojkruco?
- Ni pensis nebulon
- Kion?
- Ni pensis nebulon, - ripetis Irma.
Pri nebulo - korektis Viktoro.
- Por kio - pri nebulo? - diris Irma.
- Pensi - netransitiva verbo, - klarigis li. Ĝi postulas prepozicion. Ĉu vi jam lernis netransitivajn verbojn?
- Tio dependas, - diris Irma. - Pensi nebulon estas unu afero, kaj pensi pri nebilo - estas io tute alia... Kaj kiu bezonas tion - pensi pri nebulo, oni ne scias."

Mi vidas tre interesa la penson: "Ĉiu mem volas esti komprenata, do ne necesas reguloj difinantaj pensmanieron"

Ekzemplojn "mi ridas vian naivecon", "rajdi ĉevalon" ebligas regulo "akuzativo anstataŭ prepozicio".
Sed ĉu ni ĉiuj la samon subkomprenas imaginte bildon "pensi nebulon" ?


_________________________________________________________


Ĉi lasta artikolo de A.Kerbel prezentas konsiderindan vidpunkton al funkcio kaj evoluo de la internacia lingvo:


Estu ĝi simpla !

Ĉiu, kiu komencis sian esperanto-vojon leginte tiel nomatan Unuan Libron (broŝuro: Dr Esperanto. "Lingvo internacia". 1887.) ne povas forgesi amaran disiluziiĝon, kiu aperas post stumblo je PAG (Plena Analiza Gramatiko de Esperanto), kaj, gramatik-parte, je PIV (Plena Ilustrita Vortaro).

Kio okazis? Ĉu vere esperanto estas nur unu el multegaj kaj komplikegaj "naturaj" lingvoj, sed ne perfektaĵo, rezulto de brila inspiro? Ĉu vere Zamenhof, prezentante simplecon de sia lingvo, iom... troigis? Ja en tiu ĉi sia porrusa, vere unua esperantaĵo li skribas: «Tutan gramatikon de mia lingvo eblas plene alproprigi dum UNU HORO.»
Jes... Sed, ĉu vi provis alproprigi, ekzemple, amason da reguloj el kvinpaĝa chapitro de PAG, kiu nomiĝas "La artikolo"?... Ne? Prefere ne provu.

Jes, kio okazis? Mi opinias ke Esperanton oni povas kompari kun perfekta mara ŝipo, produktaĵo de geniaj inĝenieroj, kiu destinas funkcii en medio de plej diversaj estaĵoj, kiuj algluiĝas, difektigas, bremsas ĝian impetan moviĝon. Aŭtoroj de PAG, kaj similaj al ili, ame kolektas, registras kaj gramatikigas tiujn ĉi algluaĵojn, anstataŭ senkompate forigi ilin, anstataŭ gardi simplecon de nia lingvo.

Mi kredas al Zamenhof. Simpleco de E-o ne estas iu propaganda truko, ĉar E-o ne estas unu el tiel nomataj "naturaj" lingvoj, kiuj estas produkto de arbitra agado de ege diversaj homoj dum ege diversaj tempoj. Esperanto estas genie simpla kreaĵo de brila inventisto.
Por konvinkiĝi pri tio sufiĉas tralegi Unuan Libron, en kiu la Majstro prezentas ne nur rezultojn se siaj meditoj, sed ankaŭ, kio gravas, siajn INTENCOJN.
Ŝajnas ke estus utile eldoni tiun ĉi verkon malmultekoste, broŝure, esperantlingve, por ke ĉiuj ni pli efektive gardu simplecon de nia lingvo.

Parenteze, kio estas tiu ĉi tiel vaste priparolata artikolo? Tio estas vorto, nur vorto, vorto LA.
Jen kion diras pri ĝi unua el dek-seso da gramatikaj reguloj de Zamenhof:
1) Члена неопределенного нет; есть только определенный (la), одинаковый для всех родов, падежей и чисел.
[Chlena neopredele'nnogo net; est' tol'ko opredele'nni'j, (la), odinakovi'j dlja vsehh rodov, padejhej kaj chisel.]
Vorton "определенный" [opredelenni'j] kiun oni kutime tradukas per "difina" (= preciza, determina, destina, jam konata) ni povas traduki per pli strikta vorto "konkreta" (= tiu, tiu ĉi), kaj jen la rezulto:

Konkretiga vorto LA (artikolo) estas sama por ĉiuj seksoj kazoj kaj nombroj. Malkonkretiga artikolo forestas.
Ekzemplo de konkretigo: "La leono estas malsata". (Tiu, tiu ĉi, konkreta leono).
(Ekzemplo de malkonkretaĵo: "Leono estas besto". (Iu ajn, ĉiu leono, leono ĝenerale.)
Rimarkoj:
a) Oni ne konkretigu konkretaĵon: "Leono, kiu hieraŭ aspektis malsana, jam resaniĝis".
b) Vorton LA (same al ĉiuj aliaj vortoj) oni uzu laubezone, sed ne pro kutimoj de ies gepatra lingvo.

Ĉu simple? Ŝajnas ke jes.