Ora Fiŝeto

Malnova fabelo en moderna maniero

Leo estas malgranda knabo. Li loĝas en granda urbo. Dum varma somera tago li promenis surstrate. Subite antaŭ li falis vitra ujo. Falis kaj rompiĝis. Sur la asfalto restis malseka loko. Meze de la loko moviĝas io brila. Leo singarde alproksimiĝis - sur la tero svingetis la voston ora fiŝeto.
Ĝi estas viva. Dume. Ĝia buŝo sufokante malfermiĝas. La akva flako rapide forvaporiĝas de la varmega asfalto. La straton ĉirkaŭas nur mult-etaĝaj domoj. Nenie videblas akvofonto. Leo elprenis sian boteleton da poma suko kaj enmetis tien la fiŝeton.


Tio ne estas tre bone por fiŝoj, sed ekster la botelo estas eĉ pli malbone. La knabo imagis sin savisto el la servo "911" kaj ekkuris hejmen. Rekten trans la gazono, trans la rozarujo de l'sinjorino Hirten - ja kiam oni estas savisto, oni ne priatentas la barojn. Kort-purigisto alkriis lin, sed Leo eskapis. Hejme li prenis grandan vazon da akvo kaj elverŝis tien la oran fiŝeton. Ŝi (la knabo ankoraŭ ne sciis ke estas - "ŝi") senmove malsupreniĝis al fundo. Sed subite la fiŝeta vosteto ekmoviĝis. Kaj la okuloj malfermigis. Ŝi elŝovis la kapon el la vazo kaj prononcis per homa voĉo:
- Mi estas ne simpla fiŝeto, Leo, sed la filino de La Mara Duko. Pro tio ke vi min savis - mi plenumos ĉion, kion vi ekdeziros.
- Nun mi, ekzemple trinki deziras .. - senpripense ekdiris mirigita knabo.
Jenis granda malvarma botelo da lia ŝatata gasakvo. Trinkon postsekvis penso pri io bongusta. Apenaŭ Leo ekmemoris allogan kafejon en urba infancentro, kiun li foje vizitis kun la panjo - jen li sidas tie, ĉe la tablo kun bona fromaĝkuka-porcio. Malantaŭ la fenestro grinĉas "montet-karuselo". Leo ĉagrenete suspiris - li estas ankoraŭ malgranda, oni ne permesas al li entrajniĝi.. Sed - jen li jam sidas en la vagono kun nefinmanĝita kukpeco enmane. Trajno "falas" de la monteto - ŭaŭ! - spiro haltas!
- Mi kvazaŭ en fabelo - venis la penso - kaj tuje: li en fabelo.
Nekredeble lumverda herbo ĉe arbara rando. En la herbo turnas kapetojn la vizaĝhavaj floroj, kaj suspektinde interflustras.
Kamizolvestita leporeto alproksimiĝis al li kaj scivoleme demandis:
- Kion vi faras ĉi tie, knabo?
- Mi? - Leo perplekse ĉirkaŭrigardis - ĉu vere ni estas en fabelo ?
- Fabelo? Nun la leporeto ekmiris - mi loĝas ĉi tie dum la tuta vivo. Aspektas nenielfabele .. La vulpo eble vivas fabelbone.. - Tuj, forkuru ni, rapide!
Super la arboj fajfe traflugis balailo, sur ĝi rajdis monstraspekta maljunulino.
- Ĉu estas en la arbaro ankaŭ la dometo sur kokpiedo ?
- De kie vi scias? - ektremis Leporeto - eĉ ne ekmemoru - Ŝi povus aŭdi.
Leo estas brava knabo, li ne timas. "Mi-volas-spekti-domaĉon-de-l'sorĉ.avinacxo!" -elbuŝigis li aŭdace. Sed nenio okazis. Ĉi tie, en fabelo, la fiŝeta sorĉo ne funkciis!
Leo eksentis malvarmon en la ventro. La sola konatulo ĉi tie - Leporo - eskapis pro ektimo.
Fabela tago finiĝis rapide. El la arbaro ekaŭdiĝis suspektinda grinco.
Sur la herboplacon ekruliĝis rusta kaduka ĉareto, kiun portis granda snufanta meleagro. El la ĉaro aperis dik-ventra sulk-vizaĵa koboldo.
- Hej, knabo - mi serĉas vin dum la tuta tago, kie vi vagas?! - Eniĝu rapide, ni devas starti!
Leo konfuzite gapis la ĉaron - ĝi apenaŭ atingis lian genuon.
- Nu! Ni malfruas!
La knabo skuis la ŝultrojn, poste li kaŭris kaj ŝovis la manon en la pordeton.
Mirinde - li okazis - ene ! La tuta ĉirkaŭa mondo draste sanĝiĝis - herbaj tigoj iĝis dikaj kvazaŭ arbotrunkoj. Kamomilaj ĉapoj ŝajnis grandaj kvazaŭ teleroj. Grandegaj leontodaj globoj kuris preter la fenestro. Leo elŝoviĝis por kapti unu tian - kaj ekstumblis - per balonaj okuloj lin gapis rano - dimensie egala al hundo. La knabo rapide entiris sin reen. Li rigardis Koboldon - tiu sidis trankvile kaj pacience maĉis gumon. Proponis ankaŭ al Leo peceton:
- Leontodgusta!
- Ĉu eblos rigardi la dometon kun kokpiedeto? - denove interesiĝis la knabo, por komenci konversacion.
- Jes-jes, vi vidos. Nun ĝi estas turista hotelo. Ni ĝuste tien veturas! - certigis lin Koboldo.
Ili alvenis al la granda lago. Ĉe la bordo sidis tri-kapa drako kaj nekohere kantis ĥore.
Apud li kuŝis granda duon-plena botelo. La drako glutis el la botelo, ekbruligis kontraŭ sia raspa plando alumeton, forte ekspiris kaj brue eksplodigis la elspiron per la alumeto. Jen unu, jen alia kapo misfunkciis. La Kokpieda dometo antaŭ lia dorso moke ridetis.



Al vizaĝo de Leo frapis fum-ondo. Li kaŝis sin funde de la veturilo. Sed Koboldo jam klopodis ĉe la pordeto:
- Jen, vidu - nia Drako estas forte malsana je ĉiuj tri kapoj! Vi estas sola helpo.
- Kiel mi povas helpi? - miris la knabo.
- Ĉiu jare la Drako devas akcepti porcion da juna freŝa knabo. Tiam li bonfartas, flugas kaj fajras.
- Kio estas akcepti ? - Leo eksentis maltrankvilon.
- Ne timu, - ekpersvadis Koboldo - almenaŭ, venu saluti, ne estus ĝentile preteriri senvorte.
Leo ekrigardis malantaŭen, al nigra arbaro..
- Estus granda domaĝo preterlasi la unikan okazon: mansaluti naturan drakon - Koboldo kareseme ridetis, kaj penis konduki la knabon je la mano.
Neatendite Koboldo lin forlasis. La strio de la fajro trafis teron ĉe la piedoj de Leo - li forsaltis kaj okazis apud la lago. La vojo reen estis barita per la brulanta tranĉeo.
Sekva salvo de Drako ne sukcesis - dekstra kapo ektusis per densa fumo. Leo turnis sin al la akvo - ĝi estis nigra kaj aspektis malalloge. Sed maldekstra kapo jam pretiĝis al nova ekflamo.
Leo saltis en la lagon kaj subakviĝis. Ĝustatempe - supre ekbruis fajra fulmo. Interne de la akvo evidentigis, ke ĝi ne tre malvarmas kaj estas sufiĉe travidebla. Leo lernis naĝi, kiam la paĉjo prenis lin en basenon, do, li kuraĝe plonĝis al la fundo, alkroĉiĝis al granda ŝtono kaj ektenis la spiron.
Subite io glita tuŝis lian piedon. Leo ektremis kaj apenaŭ ne forlasis la ŝtonon.
Demalantaŭe aperis la Ora Fiŝeto.
- Kion vi faras ĉi tie, Leo?
- La sorĉo ne funkcias - volis respondi la knabeto, sed li ne scipovis paroli en la akvo.
- Tio estas fuŝagado de l'fisorĉavino - komprenis Fiŝeto. Ŝi tri foje ĉirkaŭsvingis Leon per la vualforma vosto ...
La lago forproksimiĝis malsupren, antaŭ la knabo trakuris karuselo-kafejo - kaj jen - li denove en sia ĉambro.
Ĝustatempe. Leo ekaŭdis sonoron ĉe la pordo. Panjo revenis hejmen.
Ŝi suspekteme rigardis lian malsekan ĉemizon, renversitan kaserolon, ekflaris strangan odoron :
- Ĉu vi petolis per alumetoj?
- Ne, mi savis Oran Fiŝeton! - volis respondi la knabo, sed rigardis malsupren - la fiŝeto malaperis..
Vespere, antaŭ enlitiĝo, Leo purigis la dentojn, kaj en akva gluglo eksonis konata al li voĉo:
- Ĝis revido, Leo, bonan nokton!