На главную / Ĉefa paĝo     *     Forumo     *     Esperanta paĝo

 


Historio de ŝipo





Mi loĝis ĉe la maro. Apud la haveno. Mi estis dekjara. Tio okazis somere. Venis mia onklo kaj jam el antaŭĉambro, sen demeti ĉapon, kriis al mi:
- Se vi volas spekti militan ŝipon, tuj prenu kepon kaj marŝ' kun mi!
Mi prenis la vestaĵon kaj postkuris lin.
Militajn ŝipojn mi vidis nur demalproksime. Ili neniam eniris la havenon. Ili tute ne similis kutimajn vaporŝipojn, kiuj portas ŝarĝojn. Sur militŝipoj meze altiĝis iuj konusaj konstruaĵoj, apude lokiĝis ankaŭ fumtuboj. Kaj antaŭ kaj malantaŭ de la altaĵoj, kvazaŭ longaj fingroj, hirtis kanontuboj.Ĉiuj knaboj diris, ke tio estas dekducolaj kanonegoj. Ankaŭ mi stulte ripetis: diris "dekducola kanonego". Sed kio en ĝi estas "dekducola", tion mi ne sciis. Tamen ripetis por afekti gravecon, ĉar endis ankaŭ efekte levi pugnon kaj aldoni: "Kiel hu-u-has!"
Kiam mi iris kun la onklo al ĝetkajo, mi volis antaŭ li fanfaroni, kvazaŭ jam ion komprenas - levis la pugnon kaj eldiris:
- Estas dekducola, kiel hu-u-has!
Pri la sekvo mi eĉ rakonti ne emas - okazis konfuzo.
La onklo ĵetis al mi rigardon, ruzridetis kaj komencis demandi, kial ĝi estas dekducola kaj kiel do ĝi hu-has. Estis eĉ pli konfuze, ĉar oni veturigis nin al la ŝipego per milita ŝalupo* (vidu vortareton malsupre), sed la onklo ankaŭ tie ne ĉesis. Civilaj estis nur ni du kaj iu maljunulo. Aliaj ĉiuj estis maristoj: la matrosoj remis kaj la juna oficiro stiris la boaton. La onklo dum ĉies atento intence laŭte demandas:
- Nu, do kio estas dekducola, en la kanono? Vi ja diris "jen dekducola, hu-has".
Ĉiuj komencis ridi. Mi emis el la boato salti, estus pli bone al la bordo naĝe reveni, ol tiel veturi.

Sed tamen al la ŝipo oni min alportis, kaj kiam mi ekvidis ĝin, pli kaj pli proksiman, mi jam ne atentis, ke la onklo primokas.
La militŝipo de proksime aspektis ege granda. Kvazaŭ eĉ ne domo, sed tuta urbo staranta surakve. Al mi eĉ ŝajnis timiga tia grandaĵo tenata de akvo. Impresis kvazaŭ ĝi tuj devas descendi funden, kvazaŭ fera montego lasita flosi.
Mi tre multon eksciis dum oni nin kondukis laŭ la ŝipo.
Kiam la fratino demandis min hejme: - ĉu vere ĝi estas fera, la ŝipo? - mi respondis: "Tre, tre fera". Kaj tuj ekmemoris, kion mi pleje timis estinte sur ĝi.
Oni kondukis nin en la grandegajn rondajn kanonturojn. La turoj lokiĝis sur la ferdeko. Ili havis la vandojn el fero kun dikeco je du pugnoj. Kaj el tiuj muroj hirtas kanonoj. Ĝuste la dekducolaj. Ili estas pezegaj, ĉar la faŭkoj iliaj havas dekdu colojn diametre, kaj de la turoj deiras kanontuboj pli longaj ol telegrafaj fostoj. Unu tian turon la ŝipo havas antaŭe, alian malantaŭe. Kia pezego!
Oni diris al mi, ke ankaŭ la ferdeko estas fera, dikece komparebla kun mano, nur supre kovras ĝin lignaj latoj, por paŝi estu pli oportune. Kaj rande - de la supro ĝis la akvo la ŝipon ŝirmas feraj plataĵoj tiom dikaj, ke mia kepo povus kuŝi kaj eĉ viziero ne eliĝus. Mi certe estis komprenanta, ke pro ĉio tio la ŝipo ne dronos, ke ĝi estas kvazaŭ granda trogo. Jen - trogon per aro da brikoj eblas ŝarĝi kaj ĝi tamen ne dronas. Ne, mi ne maltrankviliĝis pro la pezo, mi ne tion timis, ke pro ĝi la ŝipo dronos. Sed mi alion timis.
Ĉiuj pezegaĵoj estas supre, nun do, dum la kvieto, ĝi staras - kaj kio, se okazos balancado - tuj la pli peza supraĵo ekos malsupren kaj la ŝipo renversiĝos! Momente. Kiel miaj ludil-boatoj renversiĝis, kiam mi ilin sarĝis per sablomontetoj. Mi sentis malcertecon kaj plene trankviliĝis nur kiam ni reen transiĝis en remboaton. Tie sidis dudek remistoj. La stiristo diris: "Remilojn!" - tuj ĉiuj remistoj ilin ekprenis, metis en remilforketojn kaj etendis super la akvo. Kaj tiel rekte ili tenis kvazaŭ du kombiloj elkreskis de la ŝalupo. Sekve la stiristo diris: "En akvon!" - kaj ĉiuj matrosoj sam-move svingis la remilojn kaj mergis ilin akven. Ili ritme mergis kaj levis. La remiloj brilis sub la suno kvazaŭ flametoj eklumis kaj estingiĝis.
Mi tre multon ekkonis en la tago, eĉ ne la tuta tago - dum la tri horoj, kiam ni vizitis la militŝipon. Mi nun vidis ridinda kaj honta, ke mi, nenion sciante, nur pugnon levis: "Kie-el hu-has!"
Mi jam estis ekdormanta en la lito kaj antaŭĝuis, ke morgaŭ al ĉiuj knaboj rakontos pri la ŝipo, pri ĉio, kion oni klarigis: kial dekducola kaj kiel okazis, ke oni komencis per dikegaj ŝtalaj tabuloj la randojn ŝirmi. Sed mire mi konkludis, ke multon jam forgesis el tio, kion la maristoj rakontis, kaj kio restis memorata - ne estis komprenata.

Kaj de tiam mi komencis lerni, serĉi librojn, skemojn, bildojn, ĉion pri ŝipoj, nepre pri ŝipoj.
Do, kion mi eksciis de la tempo, mi penos ĉi tie rakonti. Mi mem, nur kiam iĝis plenkreska, komprenis kial ne renversiĝas militŝipo, malgraŭ granda supra ŝarĝo.
Ankaŭ nun mi ne opinias ridinda la timon en la infaneco, ke subite la ŝipego renversiĝos.
Mi tiam eĉ demandis la onklon, ĉu povas tiel okazi. Sed li respondis: "Kial do ĝi renversiĝu. Ne tiel ĝi estas konstruita, ke povu renversiĝi."
Sed eksciis mi poste, ke tio ne estas vero. Ke povas ŝipo renversiĝi. Ajna. Ankaŭ la milita.
Se estus giganto, venus al iu ŝipo en akvo, ekpremus la fingron en la maston kaj komencus puŝi; maristoj diras: klinigi.
Dekomence li facile klinigus la ŝipon, sed ju pli malsupren puŝos li la maston, des pli forte la ŝipo strebos rekten-stari. Kaj la masto pli kaj pli forte repuŝas la fingron. Sed je la momento, kiam la masto staros, samkiel granda montrilo horkoĝa je duono antaŭ la dua - la giganto subite eksentos, ke rezisto de la ŝipo komencas malpliiĝi. La masto ekmalplias premi lian fingron, klinigi la ŝipon iĝas pli facile, kaj subite, kiam mastoj eĉ ne atingis la akvon, la ŝipo haste falas flanken - momento, kaj jen, ĝi jam montras kilon supren! Se la giganto povus precizigi, kun kiu forto li premis la maston komence, meze kaj fine de la klinigado, li povus ĝuste pritaksi, kiel kreskis kaj poste malpliiĝis la ŝipa rezisto, kaj ni povus noti skribe, ĝis kiu limo kreskas la rezisto - "stabileco" de la ŝipo, kaj kiel ĝi poste falas.

Antaŭ cent jaroj loĝis en Britio fama ŝipkonstruisto Johan Rid. Por ĉiu ŝipo li faris desegnon, per kiu eblis vidi, kiel kreskas kaj falas la stabilkapablo de ŝipo dum klinigado. Liaj desegnoj montris kun kia forto ŝipo rezistas al klinigo. Kiam ĝi estas klinita je 50 gradoj, tion sekvas plej granda forto kun kiu la ŝipo strebas ekstari rekten. Sed kiam la angulo atingas 60 gradojn - la ŝipo havas jam neniun forton rezisti al klinigo. Tio signifas, ke se igi ŝipon al tiu klinangulo - ĝi tuj, senriziste falos, ekkuŝos per mastoj sur akvon, aŭ tute renversiĝos. La grafikaĵo estas desegnata por ĉiu ŝipo, kaj ĝin konas ĉiu kapitano, ĝi nomiĝas "diagramo de Rid".
Sur la kirasŝipo, kiun mi vizitis kun la onklo, nepre la kapitano havis la diagramon de Rid.
Kaj li certe sciis post kiu klinangulo lia ŝipo jam ne plu rezistos al klinigo, ne plu penos restari rekten, sed falos kvazaŭ morte pereigita.
Certe la kapitano sciis, ke neniu ondo ĝin klinigos tiomgrade ĉi tie, en La Nigra Maro. Kaj li estis trankvila, malgraŭ la egaj ŝarĝoj, metitaj supre.
Sed - kiu ŝipo estas pli stabilema: malvasta kaj akro-forma kun pezo profunde aŭ vasta kvazaŭ tino?
La malvasta kaj akra formo - similas trabon, sur kies pinton oni metis plumban diskon kaj lasis en akvon. Certe la trabo flosas duone mergita, hirtas el akvo kvazaŭ bariltabulo. Vi neniam ĝin renversos, ĝi ĉiukaze reen ekstaros, kvazaŭ nefalul-ludilo. Sed ankaŭ eksvingos ĝi tuje, de ĉiu eta puŝo. De ajna sensignifa kaŭzo ĝi balanciĝos de flanko al flanko; kvankam tia ŝipo neniam renversiĝos, sed ankaŭ stabileco ĝia estas malsufiĉa. Alia afero - kesto: vasta, kun larĝaj randoj. Ne tiom facile eblas ĝin klinigi. Se puŝi unu ĝian randon en akvon, peni ĝin mergi - ege ĝi rezistos! Forte ĝi penos eliĝi el akvo kaj reen rektiĝi. En tio, ke vaste disigitaj randoj de larĝa kuvo ne volas eniĝi en akvon - ĝuste en tio estas stabileca forto de larĝranda ŝipo. Diference de la trabo, kiun per unu frapeto eblas ŝanceligi kaj ĝi plu balanciĝos kvazaŭ pendolo. Ne, nur vi eklasos la keston, ĝi tuj stabiliĝos. Post unu-du foja ŝanceliĝo ekstaros fortike, kvazaŭ surtere.
Kesto tute ne bezonas plumban pezilon-balaston sube. Sen tio ĝi stabile staras sur akvo. En kesto eblas konstrui tutan turon meze, por kesto tio segnifas neniun problemon, nur ke la randoj ne subiĝu en akvon. "- Kaj balancigu min kiom ajn, mi ne renversiĝos!".
Mi ekmemoris, ke la kirasŝipo, de ni spektita, estis ege vasta. Mi poste vidis ĝian skemon. Ĝi estis kvazaŭ tino.
Sed kiel homoj navigis trans marojn, kiam ankoraŭ neniu Rid aperis, kaj neniu sciis, kiel anticipe kalkuli, ke la ŝipo ne renversiĝu? Ja depratempe ŝipoj navigis! Jen Kolumbo krozis la oceanon per sia "Santa-Maria". Se nun tiu ŝipo intencus iri oceanon, oni ellasos ĝin el neniu haveno de la mondo.
Ne, mi mensogas! Ĝuste al tiu ŝipo, precize kiel "Santa-Maria", oni permesis transiri de Eŭropo al Ameriko. Tio okazis en 1898 jaro, kiam estis celebrata 400j de "malfermo" de Ameriko. Oni faris ĝustan kopion de la Kolumba ŝipo. Homoj startis kaj ripetis la unuan vojon de Kolumbo.
Jes, tamen, la "kolumboj" navigis kun vartistino: granda oceana vaporŝipo iris apude por ĉiu okazo. Feliĉe la vojaĝo trapasis glate kaj niaj "kolumboj" malfermis Amerikon duan fojon.

Sed kiam en 1492j Kolumbo navigis en fora maro pli kaj pli okcidenten, nek li, nek lia teamo timis, ke ilia ŝipo renversiĝos. Ili timis alion: ke tie la tero finiĝas kaj ke de la rando akvofalo fluegas en abismon, kaj tien direktiĝas forta torento, kiu des pli fortas, ju pli proksimas al la rando. Tien estus entirata ajna ŝipo kaj de tiu pereo neniu sukcesos forboardi, kaj neniu ankro savos.
Eĉ pli da teruraĵoj: eblis vidi en libroj, en renomaj verkoj, timigajn desegnojn. Unu bildo precize montris kiel eldepost la horizonto leviĝas terurega mano de giganto. Jen de malproksime jam videblas - duonĉielon ŝirmas longegaj fingroj kun pintaj ungoj. Tia manego povas kvazaŭ muŝon kapti kaj dispremi ŝipon. Kaj Sirenoj? Tiatempaj homoj sincere kredis je ties ekzisto.
Jelpo de nokta vento en ŝnuregoj, lumineskaj sudaj ondoj, kiom tio trompas timigitan orelon kaj okulon! Venta hurdado ŝajnis esti kanto. De kie ĝi? La blankaj bukloj de onda ŝaŭmo aspektis kvazaŭ blankaj korpoj de marniksinoj-Sirenoj. Ho! - Do estas ili, kiu gurlas! Kaj pluis rakontoj, ke iuj estis preskaŭ pereintaj en maro. Sed oni ilin savis. Kaj tiuj rakontis, ĵurante kaj krucsignante, ke vidis tage, kiel eliĝis el la maro ara vico da Sirenoj - tage, dum kvieta vetero. Kaj tiuj kantis per ravaj voĉoj. Logis al si, en akvon. La periuntoj asertis, ke se ili ne fermus unu al la alia la okulojn kaj la orelojn, do ambaŭ estus ĵetintaj sin en akvon.
Ĉu vi opinias - ili ne vidis tiujn Sirenojn, ne aŭdis kantadon? Mi aŭdis multajn rakontojn de homoj apenaŭ ne pereintaj en maro, homoj, kiuj en ŝlupo, sen manĝo kaj trinkaĵo estis flosantaj po dek, dek kvin tagoj; kiam mortis kamaradoj unu post la alia kaj la lastaj vivantoj jam ne havis fortojn forĵeti kadavrojn trans la randon.
La homoj estis pereantaj, ĉiuj fortoj lasis ilin, ili laciĝis de la plagoj. Sed restis neestingebla espero je la savo, kaj ĝi influis deliron. Al unu ŝajnis, ke jen "tusas" motoro, jen ĝuste renkonten al ili flugas savboato. La pereanto en deliro krias per raŭka voĉo al la stiristo: "Dekstren! Dekstren!" - kaj mem kaptas permane la savŝnuregon, kiun kvazaŭ ĵetas al li la helpantoj. Se tiu homo restus vivi, li povus rakonti, ke venis al ili savŝipo, eĉ rakontus de kiu nacio, kiel ili ĵetis ŝnuregon, sed la stultulo-stiristo ne direktiĝis dekstren, malgraŭ liaj krioj.
Rakontis norda maristo: ili restis savitaj en la ŝlupo, du el ok homoj. Li tiom estis influita aŭskultinte delirojn de la kamaradoj, ke, kiam post ili vere aŭdiĝis "tuso" de motoro de norvega fiŝkaptista ŝipo, li eĉ ne turnis la kapon. "He! Jam al mi komencas ŝajni" - li pensis. Li apenaŭ kredis, kiam ekvidis apude norvegajn maristojn, kiuj ilin atingis. Li timis, ke vidas nur fantomojn de tio, kion li esperas kaj kredas ebla.
Kial do miri, ke al antikvaj homoj ŝajnis tio, je kio ili firme kredis?
Ne delonge malaperis kredo je marserpento. Jen unu, jen alia maristo aŭ pasaĝero de oceana vaporŝipo informis, ke vidis en binoklon (aliaj asertis, ke per simpla okulo), tute proksime, grandegan serpenton, pli longan ol la ŝipo unu kaj duon-oble. La serpento naĝis laŭ maro, alte levinte el akvo la kapon, teruran, dentohavan. De la vaporŝipo oni volis pafi, sed mankis kanono.
Dum tempo de Kolumbo, vi neniun malkonvinkus, ke ekzistas mara homo, kiu loĝas kaj kreskas en maro, ke ekzistas mara hundo, ĝi similas fiŝon, sed kvarpiedan kun kruelaj dentegoj. Per la piedoj ĝi kuradas laŭ fundo kaj per fiŝvosto sin helpopuŝas.
La teruraĵojn do timis kolumbaj homoj, sed ne tion, ke ilian ŝipon renversos vento kaj faligos per veloj al akvon.
La veloj sur kolumba karavelo estis ne altaj, kaj centro de ventopremo lokiĝis sufiĉe malalte. Krome, dum tiama ekipo de l' ŝiparo, maristoj ne uzis deflankajn ventojn, sed iris nur tiel, ke la vento blovu almenaŭ iom demalantaŭe. Kaj se estis vento absolute flanka, kiam la risko renversiĝi estas la plej granda, do stiranto turnis la ŝipon tiel, ke ĝi iru tamen iom laŭvente.
Certe oni strikte atentis la veteron, havis ne multajn velojn, kiujn forigi eblis unumomente, ĉe subita tempesto.
En la arto - atenti veteron, regi ŝipon, tiel, ke ondoj malpli ĝin superfluu, kaj ke vento ĝin ne faligu - ho! - en la afero homoj delonge jam akiris multan sperton. Kaj dum kolumbaj tempoj, jam tiom da spertegaj maristoj estis, ke en Mediteraneo eble nemalpli da ili troviĝis ol da ŝoforoj estas en Moskvo.
Do vidu: antaŭ kelkaj jaroj en Mediteraneo laboris subakvistoj. Subite la skafandristoj trafis restaĵojn de antikva ŝipo. Ĝi dronis sur ne tre profunda loko, kiun ankoraŭ povis atingi skafandristoj. Ili informis supren. Oni decidis, ke endas la aĵojn suprenlevi - eligi la antikvaĵon, kiun la maro diligente konservis ĝis la nunaj tagoj.
Nur ke ne rompi, du la suprenporto.

Levita la vrako estis zorgeme, kaj do? La sciencistoj konsatis, ke la ŝipo havas du kaj duono milojn da jaroj. Oni ĉion diligente prilavis, purigis. La esploristoj diris, ke la ŝipo estis filiŝtia, kiu navigis inter Tiro kaj Kartageno, apartenis al merkatfirmao "Br. Kukis" kaj ke nun ĝi estis portanta tridek ujojn da kartagena vino.
Oni redemandis la esploristojn:
- Permesu, vi diras "nun"?
- He, - tiuj respondis unuvoĉe, - ni ja trovis registrojn-enskribojn, laŭ kiuj sur la ŝipo estis transdonita la varo. Tute kvazaŭ nuna librotenado. Tiom similas niatempon. Tial ni diris "nun".
Antaŭ du kaj duono miloj da jaroj jam ekzistis kontoro de ŝarĝa mar-trasportado! Do oni respondecis pri la asekuro. De Kartageno ĝis Tiro estas vojaĝo ne proksima. Eĉ en ĉi tempo, ne la vela, sed vaporŝipo trenas sin dum semajno kaj duono.
Tiu ĉi filiŝta ŝipo ne sukcesis fini la vojon. Sed ankaŭ nun okazas foje malfeliĉoj, kaj dum antaŭaj tempoj krom tempestoj, nebuloj kaj kaŝaj subakvaj rokoj ekzistis danĝero flanke de la homoj.
... Direktas jen stiristo mastran ŝipon. Lerte boardas. Li scias, kiam preferindas resti apudborde, kiam kaj kie pli certe oni trafas venton en maro.
En fidindaj golfoj, per firmaj ankeroj li tenas sin, atendante ĝis ĉesos kontraŭaj ventoj.
Li ŝparas fortojn de la remistoj - ili necesos por transiĝi de kalma areo al venta strio aŭ por albordiĝi, kiam de montoj alflugos tempesta vento. Sed - jen, iras li per leĝera vento preter rokaj krutaj bordoj. Li rigardas al la bordo, kaj vidas sur fono de la rokoj malgrandajn boatojn kun grandaj remiloj. Li rimarkis tion, kiam ili kvar ekstartis, remante rapidegas krocen. Li ekvidis ilin tiam, kiam alta monto tute ŝirmis la venton kaj la veloj senvive ekpendis kvazaŭ grandaj ĉifonoj. La kapitano jam vidas en la boatoj ŝildojn, fajrete brilas pintoj de lanĉoj.
- Remilojn, remilojn! - ordonas la ŝip-gvidanto.
- Ve, plago nia! - flustras la frato de la mastro.
Oni konfidis al li akompani la varon. Li eĉ ekpensis, ĉu ne interkonsentis la kapitano kun tiuj rabistoj. Kial li tiom proksime aliris borden? Por kio li eniĝis en la lokon, kie mankas vento? La mastra frato malsupreniĝis al remistoj, li krias al ili, batas - por pli forte remu. Li krias al la kapitano, direktiĝi rekten al maro. Tiu jam mem ordonis direkti ŝipan nazon for de la bordo kaj depreni la velojn por ili ne malhelpu la moviĝon.
Sed la rabistoj per leĝeraj boatoj flugas laŭ akvo, kvazaŭ ne tuŝante la surfacon. E-he! Jen ili de du flankoj ĉirkaŭas la ŝipon! Nun ili flugas antaŭen al maro. Unu vico dekstre, la alia maldekstre de la ŝipo, sed ili kuniĝas pli kaj pli proksime. Kiu laciĝos la unua - remistoj de peza ŝipo aŭ de malgrandaj boatoj? Jen de maldekstre jam flugis unua sago, lanĉita per pirato de la antaŭa boato. Ĝi frapis, eniĝis en la ŝipan ŝelon kaj haltis, skuiĝante. Sur la ŝipo ankaŭ estas arkopafistoj, estas gardistaro. Ili respondas per dekoj da sagoj eldepost la rando. Sed jen ankaŭ de dekstre alflugis sagoj.
Dekstre, tre proksime aperis piratoj.
- Ĉiuj dekstren! - ekkriis la kapitano.
La frato de la mastro ankoraŭ ion krias, tumultas, sed neniu lin aŭskultas. Li levis lanĉon kaj ĵetis ĝin en piratojn. Sed la lanĉo falis je du metroj de la ŝipo. Aspektis kvazaŭ li ĵetis ĝin en akvon.
La remistoj malsupre ne estis certaj, kion faros pri ili la piratoj, se invados al la ŝipo. Eble kune kun la ŝipo ĉiujn dronigos, pro tio ke ili forte remis kaj longe ne donis sin kapti. Ili ĉiuj estis sklavoj, neniu venos ilin elaĉeti, sed la piratoj eble ilin prenos por revendi etpreze. La remistoj ne sciis kion fari. Ili jen remis plenforte, jen estis obsedataj de laco kaj duboj, do laboris malpli rapide.
Subite la kapitano malsupreniĝis al ili kaj diris kelkajn vortojn. La remistoj impetis al la remiloj kaj eksvingis ilin tiel, ke blanka saŭmo ekbolis antaŭ la ŝipnazo. Kvazaŭ la ŝipo volis elsalti for el akvo kaj ekŝvebi en aero. La remiloj krakis kaj fleksiĝis, ŝajnis ke tuj ili krevos. La kapitano vidas antaŭe la nigran strion surakve. Li sciis, ke aperis tie blova ventostrio, ke pro et-hulo la glanca akvo iĝis nigra. Tie ne ŝirmas venton la monto, tie li levos la velojn, tiam devancu ilin piratoj kun remiloj! Vento ja ne laciĝas! Nur necesas trafi tien pli frue ol la piratoj ilin kaptos.
La kapitano alportis sakon da rondaj, selektitaj ŝtonoj al sia loko sur la pobo. Li metis ilin en zonan maŝon, rotaciigis permane la ilon kaj sendis la ŝtonojn en la proksiman boaton.
La kapitano majstre uzis la ĵetilon, de infaneco, pli bone li regis ĝin ol soldato-ŝtonĵetisto.
Tial li intencis ne simple la piratan boaton, sed celis al la kapo de la plej alta tiea batalisto.
De tria ŝtono li trafis tiun en la kubuton. La trafito lasis pafarkon, ekkaptis sian kubuton, turniĝis ĉirkaŭ si trifoje kaj sidis sur la boatan fundon. Tio donis inspiron al la kapitano kaj li forbatis ankoraŭ du piratojn. La kapitano kriis, ke oni nur tiun antaŭan boaton celu de lia ŝipo, kiu per sagoj, kiu per lanĉoj. La boato ekprokrastis, kvazaŭ pripensante. La dua komencis ĝin devanci. Kaj de maldekstra flanko flugis sagoj de pirataj boatoj. Nun oni ekŝutis ilin dense. La kapitano volis kontroli maldekstron, sed ekvidis, ke lia stiristo estas mortigita: sago trafis lian kolon. La kapitano mem kapris la ŝnurojn de la stiriloj: du grandaj remiloj deirantaj dekstre kaj maldekstre de la pobo. Jam ne estis bezono rigardi dekstren: demalsupre, de akvo aŭdiĝis krioj tiom laŭtaj, ke estis klare - piratoj estas apude, tuj eniĝos. De la ŝipo oni ĉesis pafi, evidente ĉiuj perdis esperon.
La frato de la mastro tenis en la mano kurtan glavon, svingis per ĝi, direkte sian koron, kaj ĉiu foje haltis la movon, apenaŭ tuŝante la bruston. Sed ĉiuprove akute ekkriis: "A! A!". Neniu nun lin atentis.
La kapitano jam dum kelka tempo mansignis al la matrosoj. Ili komprenis lin senvorte. Jen li por momento lasis stiril-ŝnuron, levis la manon supren, la matrosoj komprenis. Ili tuje distiris la velon. Ĝi bobele ŝvelis: la ŝipo trafis jam en ventan strion. La remistoj neŝparinte la fortojn eltiris la ŝipon el la kalmo. Du remistoj falis de siaj benkoj, ellasinte la remilojn. Eble estis mortintaj pro la streĉo. Dume oni devis preterlasi tion.
Nun la ŝipo navigis per velo kaj remiloj samtempe. Sur pirataj boatoj oni ekhurlis, kiam ekvidis la levitan velon. La piratoj rapidegis. De la ŝipo eblis vidi, ke ili batas siajn remistojn. Sed post minuto la sipo jam atingis zonon de forta vento. Al ĉiuj estis klare, ke la atenco ne sukcesis. Pirataj sagoj jam ne ĝisflugis, tiuj ĵetis ilin nur pro incito, supoze ke eble la vento ĝisportos. La kapitano ordonis ĉeŝi la remadon. Li sendis matroson disdoni al la remistoj vinon kaj akvon, kiom ili volas. Oni zorgis vunditojn, da ili okazis sepo, pereita estis nur la stiristo. Du remistoj ne rekonsciiĝis: mortis de la streĉo pro koratako.
La ŝipo trankvile iris laŭ vento, fuĝante de la terura bordo. Du matrosoj anstataŭigis la kapitanon ĉe la stirilo. La mastra frato iĝis senpoveca pro la spertita timego. Li premis sian vangon al ŝultro de la kapitano:
- Kia feliĉo! Nin savis la dio Marduĥ.
- Ne Marduĥ, sed la remistoj, - respondis la kapitano. - Mi promesis al ili liberon pro nia savo.
- Kiel do? - diris la masrta frato. Li ĉesis plorsuspiri, deflankiĝis kaj timigite rigardis la kapitanon.
- Ne vi ja ilin pripagis! Aŭ vi promesas ilin elaĉeti?
- Ili mem sin elaĉetis: savis la ŝipon. - Kaj por ĉiu okazo malpli parolu, ĉar mi ordonis liberigi iliajn piedojn de la katenoj.
La mastra frato amare rigardis la okulojn de la kapitano.
- Ne eblas marĉandi, - aldonis la kapitano. - Vi, pli bone, ĝoju, ke restis viva. Povus okazi, ke vendus vin piratoj.. - al remgalero. Kaj laboregus vi per peza remilo. Vi scias: du el ili mortis, savante vin kaj vian havaĵon.
Kaj la kapitano iris al remistoj.

Ĵitkov Boris S. 1929 ( Борис Житков. История корабля )

tradukis: Lusi Rimon.




Kurta mar-vortareto:

ankro - pezilo kun ŝnurego, metata funden por teni ŝipon surloke - якорь
boardi - veturi per velo - идти под парусом
boato - eta flosilo, kutime sen iu tegmento, kaŝejo - лодка
bovokulo - ronda fenestreto hermetika - иллюминатор
drivi - moviĝi laŭ akvofluo - дрейфовать
ferdeko - "planko" de la ŝipo - палуба
flosi - sen forto-apliko teni sin sur akvo - держаться на воде, обладая плавучестью
fluo - strio de antaŭen moviĝanta akvo - течение
faŭko -po: paftruo - дуло (орудия)
golfo - marparto, eniĝanta en teron - залив
ĝetkajo - kajo(набережная), aranĝita por ŝipoj albordiĝu - пристань
holdo - granda ejo por ŝarĝoj-varoj - трюм
hulo - ondado surmare, ne tro forta - зыбь
kajuto - loĝcambreto sur ŝipo - каюта
kalmo - senonda, senventa vetero - штиль
kareno - subkva parto de ŝipa ŝelo - днище
kilo - sur la lasta bildo vidu: malsupra, subkarena centra laŭlonga ripo - киль
kirasŝipo - kun dika ŝtala ŝelo - броненосец
krozi - navigi atentante aŭ kontrolante certan areon - крейсировать
kurso - linio, laŭ kiu ekz. ŝipo moviĝas - курс (маршрут)
lorno - tubo, optika ilo - подзорная труба
lumturo - turo kun fortega lumĝetilo, por ŝipoj orientiĝu - маяк
navigi - vojaĝi laŭ akvospaco per iu flosilo - "ходить" по морю
masto - fosto, por teni velojn - мачта
mara niksino - mifa estaĵo, virino fiŝvosta - русалка
pruo - antaŭa parto de ŝipo - нос
pobo - malantaŭaĵo ŝipa - корма
remi - fari puŝmovoj en akvo per specialaj tabuloj (kutime fosilet-similaj) - грести
remilforketo- surranda ingo por remilo - уключина
surfo - ondo-batoj al bordo kun ŝaŭma tumulto- прибой
ŝalupo - malgranda ŝipo aŭ barko - шлюп
ŝelo - korpo de ŝipo, ekstertegaĵo- корпус
ŝarĝsipo - ŝipo ŝarĝata per iuj varoj, transportanta ilin - грузовое судно
tajdo - alta kaj basa tajdo, ĉiutaga proksimiĝo-malproksimiĝo de mara bordlinio - прилив-отлив
fluso = alta tajdo - прилив
tempesto - vetero kun fortega vento - буря
torento - fortege flua srtio - поток
vaĉo - skipa deĵoro sur ŝipo, kutime daŭras kvar horojn - вахта
velo - tolo, por kapti venton kaj per ĝia puŝo veturi - парус
vrako - ŝipruino - остов разбитого судна

Для крен и остойчивость estas uzataj kliniĝo kaj stabileco



Kiel interesigi infanojn pri la fiziko:
Ludiloj-flosiloj memkonstrueblaj el boteloj