ESPERANTAJ PALINDROMOJ


Kio estas palindromo? - Legu tien kaj reen:

"ORO"; "OVO" "opala lapo"

Fama ruslingva MODA DOM' funkcias ankaŭ esperante!

La frazoj sence, sed diverse, legeblaj tien kaj reen ankaŭ amuzas, sed ne nomiĝas palindromoj
(eble ili iom ĉagreniĝas pro tio? :) ) -

ora avo
(золотой дед - яичное множество)

oro al la ovo (золото яйцу - яйцо золоту)

Por konsoli la frazetojn ni povas konstrui el ili verajn palindromojn per kunmetado :

ora avo - ova aro

jen nun legu plezure ambaŭdirekten ;) Faru la samon pri la dua.




Propramane verkitaj :) :

Oro - koro

Aĉa koko kaĉa
(мерзкий петух кашеобразный)

Tirata kata rit' (затягиваемый кошачий ритуал)

Ke ne sata - lupo pula tasen - ek!
(раз не сытый - волк блохастый в чашку - шасть!)

O! Vome! Novo-ŝako, rar'! Aroka ŝovo - ne movo!
(o, тошно, новые шахматы, редкость! рокировочное пересовывание - не ход)

'Kap' ne opaka, la kapo en 'pak'.
(голова не непрозрачная, голова в упаковке)

Nobla mev': oho id' - oro! Necesa baril-aro! Voko: - kovo! kovo! Koko vora! Li rabas! Ec en oro, dio! ho ve. Мalbon!
(Респектабельная чайка: ого детеныш - золото! Нужна куча заборов! Зов: снесение яйца! снесение яйца! Петух -пожиратель! Он грабит! Смысл в золоте, господи! Ой, увы. Плохо.)


El Vikio:

Nova sama ora haro amas avon.
O, Brua urbo!
O, ina monomanio!
Emu minimume.


El: Blogo Taneli Huuskonen -

Oni ludis. Nu, kiu ne emus sume enui, kunsidulino?
Ora trovo: vortaro!
Amis korpo proksima.
En ebulo virino malamegas. Unuiĝu Kipro, korpiku ĝi unusage malamon, iri volu bene!
Etnane belas revi, nu, en UK, kune universale benante!
Memoru ne matene juĝi, ne cedigi. Raru bele, ine! Neniel ebura rigidec' eniĝu. Jen eta menuro mem!


En: Ĉiuliteraĵoj diverslingvaj -

Estas kolektitaj frazoj (diverslingvaj), kiom eble plej kurtaj, entenantaj ĉiujn literojn

Ekz. esperanta:
Eble ĉiu kvazaŭdeca fuŝĥoraĵo ĝojigas homtipon




Partoprenu, kunverku, aldonu, prezentu viajn kreaĵojn en la forumo!