Legi la samon ruse


Tradukitaj paraboloj



Bulko  Fenestro
Ligna kripo  Parabolo al ĉiuj konata
Malgranda diferenco  Klasika parabolo
Duonpatrujo  Ĉina strategemo
Paradizo kaj inferno  Surdulo
Najlotruoj  Riĉeco kaj snobismo
Infana parabolo. Formiko  Malvenkito
Hindia parabolo. "Ne rapidu juĝi"  Nuntempa parabolo
Aritmetika parabolo  Fama parabolo. Blindaj filozofoj
Enigma parabolo  Malĉasta parabolo
Pri natura Dao
Perĉo   
Ĉina parabolo. Rompita sitelo Riĉeco kaj Mizero
   
 FABELOJ                
Vulpo kaj gruo  Ĉina fabelo. Prodo kaj drako
Tri hakiloj  Ulo kaj leporo
Anas-dividado Du avidaj ursidoj
Bobelo Vulpo kaj poto
   
 ANEKDOTOJ                





Bulko

      Edzo kaj edzino vivis kune dum tridek jaroj. Omaĝe la 30-jariĝo de l'komuna vivo la edzino bakis bulkon, ŝi faris tiel ĉiumatene, laŭ delonga tradicio. Dum matenmanĝo ŝi tranĉis la bulkon je du tavoloj, ŝminkis per butero ambaŭ duonojn kaj kiel kutime ekintencis transdoni al la edzo la supran parton, sed duonmove ŝia mano haltis..
Ŝi ekmeditis: "En ĉiu tago de nia vivo mi volis mem manĝi tiun brunkoloran glancan parton de la bulko, mi revis pri ĝi dum tridek jaroj. Fin-fine - mi dum tiuj jardekoj estis modela edzino, kreskigis bravajn filojn, estis fidela kaj amplena, zorgis pri mastrumado, tiom da fortoj transdonis al nia familio".
Decidinte, ŝi transdonas al la edzo alian bulkotavolon, tamen per tremeta mano - ja estas rompo de l'tridekjara tradicio! Sed la edzo, prenis la buterpanon kaj diris al ŝi:
- Kian agrablan donacon vi nun faris al mi, kara! Dum tridek jaroj mi ne manĝis mian ŝatatan, plej bongustan malsupran krustaĵon, mi opiniis esti justa, ke ĝi apartenu al vi".



Fenestro

      En la malsanulejo estis duloka ĉambro en kiu kuŝis du senespere malsanaj homoj.
Ili havis absolute egalajn litojn kaj aliaj kondiĉoj estis tute egalaj.
Nur - la unua povis rigardi en fenestron, solan en la ĉambro, dum la alia - ne. Tamen apud li situis alarmbutono. La tempo pasis, sezono post sezono.. Tiu, kiu kuŝis apud la fenestro rakontis al la najbaro pri ĉio, kion vidis: ke sur la strato pluvas, neĝas aŭ suno brilas en la flakoj, ke arboj jen estas kovritaj per bela brodaĵsimila prujno, jen per verda printempa nebulo aŭ estas flirtantaj per abunda foliaro, aŭ vestiĝas en adiaŭan ruĝ-karminan ornamon.. Ke sur la strato iras homoj, veturas aŭtoj. Ke tie estas la vivanta MONDO.
Iunokte la unua, kuŝanta apud la fenestro, subite ekmalbonfartis, ekstertoris en krizo. Li petis la najbaron voki flegistinon per alarmilo, sed tiu ial ne faris. Matene la malsanulo forpaŝis.
Antaŭ ol oni alportis alian pacienton en la ĉambron, la malnova loĝanto petis transmeti lin sur la apudfenestran lokon. Oni plenumis la deziron kaj fin-fine li ekvidis...
Proksime de la fenestro estis videbla alta brika muro kaj nenio krome.



Ligna trogo

      Iam vivis tre maljuna homo. La okuloj liaj iĝis blindaj, la aŭdkapablo iĝis malforta, la genuoj tremis. Li apenaŭ povis teni kuleron kaj ofte verŝis supon sur la tablotukon, foje nutraĵeroj elfalis el lia buŝo. La filo kaj precipe lia juna edzino abomene rigardis al la maljunulo kaj post kiam li frakasis supujon, decidis nutri lin aparte - en malluma angulo, el malnova bovleto. Li sopire rigardis de tie al la familia tablo, kaj okuloj liaj iĝis humidaj.
Foje la manoj de l'maljunulo tiel tremis, ke li ne eltenis la pladeton, ĝi falis kaj rompiĝis. La juna mastrino insultis lin, sed li respondis nek per unu vorto, nur angore suspiris.
Tiam oni alportis al li lignan trogeton, ke li manĝu el ĝi.
Iam venis gastoj al la familio, ĉiuj sidis en la ĉambro. Unu el gastoj rimarkis, ke malgranda filo de la mastroj ion ĉizas el ligna peco.
- Kia mastrumema knabeto! - Kio do ĝi devos esti ?
- Mi faras la kripon. La paĉjo el ĝi manĝos kiam maljuniĝos.

La familianoj revenigis la patron al la komuna tablo kaj ne plu traktis abomeneme la maljunecon.



Malgranda diferenco

      Iu orienta potenculo sonĝis teruran eventon - kvazaŭ unu post alia elfalis ĉiuj liaj dentoj. En ega perplekso li vokis al si sonĝ-interpretiston.
Tiu aŭskultis atenteme kaj respondis: "Ho, la moŝto, mi devas diri al vi ĉagrenan konsideron. Vi perdos ĉiujn viajn familianojn, unu post alia."
Ekkoleris la potenculo. Li ordonis ĵeti en la kelon la mizerkapulon kaj voki alian interpretiston. La alia, aŭdante la rakonton diris: "Via moŝto, mi havas por vi bonan informon - vi supervivos ĉiujn siajn parencojn!" La registo estis feliĉa kaj senavare honoris la aŭguranton. La ĉirkaŭantoj tre miris kaj demandis la sonĝinterpretiston:
- Fakte vi diris la samon, kion via antaŭulo.. Kial li estis punita kaj vi ricevis gratifikon?
- Ĉar gravas ne nur kion diri, sed ankaŭ - kiel diri.



Duonpatrujo

      Vivis iam la homo, kiu translokiĝis kune kun sia familio en fremdan landon, kaj ekloĝis tie.
Li estis ege kontenta pri la nova lando, kaj vere ĝi estis bonega, riĉa, varma. Oni sukcesis tie perlabori multe kaj vivi komforte.
La familio de novveninto prosperis.
Ĝis unu evento.
Venis al la homo najbaro kaj diris - jen, vi havas edzinon kaj dek infanojn, sed mi havas eĉ ne unu. Tio estas ne juste! Donu vian edzinon, ke ŝi ankaŭ por mi nasku infanojn!
La homo indignis kaj forpelis la najbaron. Sed tiu ne rezignis kaj komencis juĝproceson. Mirinde, sed la najbaro gajnis - tiuj estis la leĝoj en la lando.
Alian fojon ekmalsanis la homo forte.
Dum la semajno venadis al li najbaroj, ekscii pri lia stato, kaj vendrede ili demandis - ĉu la homo ne intencas nun morti?
- Nu kial do, tute mi ne intencas!
Sed la najbaroj plendis al juĝisto - jen la homo ne volas morti vendrede. Kaj se li subite mortos morgaŭ, ni devus rompi sanktan sabatan leĝon (leĝon de neni-ago), por entombigi lin!
Ekkoleris la juĝisto al miskonduto de la homo kaj postulis entombigi lin senprokraste.



Paradizo kaj inferno

      Unu dikredanto venis al profeto Eliahu. Tre interesis lin la demando - kio estas inferno kaj kio paradizo, ĉar li havis intencon vivi virte.
Eliahu ne respondis al la demando, sed prenis la homon je mano kaj kondukis ien per mallumaj stratetoj. Ili venis al palaco kun fera pordego kaj eniris en grandegan halon kun multhoma tumulto. Estis tie kaj mizeruloj en ŝiritaj ĉifonvestoj kaj riĉuloj en juvelaj ornamaĵoj. Meze de la halo staris sur la flamo ampleksega poto. En ĝi bolis bonodora supo, kiu oriente nomiĝas "aŝ". Ĉirkaŭ la poto amasiĝis homoj kun konkavaj vangoj kaj sensencaj rigardoj, ĉiu strebis ricevi sian porcion de la supo. La veninto miregis vidi iliaj kuleroj, kiuj estis longaj egale al homa korpo, la kuleroj estis metalaj, enkandeskaj pro supa varmeco, nur fine de la anso estis malgranda ligna tenilo. Kun tujema avareco la homoj interpuŝiĝis apud la poto kaj ŝovis la kuleregojn en la supon, ĉiu volis ĉerpi unuavice, sed neniu sukcesis ion kapti entute. Ili peze levis egajn kulerojn el la poto, sed pro la longeco eĉ la fortuloj ne povis atingi la nutraĵon per buŝo. La plej hastaj brogis la manojn kaj la vizaĝojn kaj pro senatentemo ankaŭ la ŝultrojn de l'ĉirkaŭantoj.
Kun insultoj ili luktis pro la loko apud la supujo, batalis per la kuleroj, per kiuj povus satigi sin.
"Jen, tio estas inferno" - diris Eliahu. Ili lasis la halon kaj baldaŭ ne plu aŭdis la infernajn kriojn.
Post longa vojo laŭ palacaj koridoroj la venintoj trafis alian halon.
Ankaŭ ĉi tie multis la homoj ĉirkaŭsidantaj. Meze de la halo - potego kun bolanta supo. Kaj ĉiu havis kuleron same longan, kiel jam viditaj en la inferno. Sed la homoj aspektis sate, ne estis magraj, en la ejo aŭdiĝis nur kontentaj voĉoj kaj sonoj de la kuleroj merĝataj en la ujon. La homoj aliris la poton po-pare. Unu nutris la alian. Se iuj estis tiom malfortaj, ke ne povis elteni la kuleregon, do alia paro helpis per siaj kuleroj, do ĉiu povis trankvile manĝi. Kiam satiĝis unuaj ilian lokon okupis sekvantoj.
La profeto diris al la kunulo - "Tio estas paradizo"



Najlotruoj

      Vivis iam junulo ne malbona sed tre ekscitema kaj kolerema.
Kaj jen foje la patro donis al li saketon da najloj kaj ordonis enbati najlon en la kort-barilan foston,
ĉiufoje kiam la junulo iun ofendos ne regante sin.
La unuan tagon en la fosto aperis kelkaj dekoj da najloj.
Dum sekvaj tagoj la junulo lernis reteni sian eksciton, kaj kvanto da enbatitaj najloj malpliiĝis.
De tago al tago malpli kaj malpli multe da najloj estis aldonataj, ĝis venis la tago kiam li nek unu foje perdis la memregon.
La junulo rakontis al la patro pri sia atingo, kaj tiu respondis, ke nun la filo povas ĉiufoje, kiam sukcesas reteni sin de kolero, eltiri unu najlon el la fosto.
Pasis tempo kaj venis momento, kiam la filo povis montri, ke nek unu najlo restis en la barilfosto.
La patro prenis lin je mano kaj alkondukis al la fosto:
- Vi, jes, bone sukcesis, sed vidu kiom da truoj restis en la lignaĵo. Ĝi neniam estos tia, kia estis dekomence.
Kiam oni diras al homo ion ofendan, ĉe lia animo restas la sama cikatro, kiel ĉi truoj. Kiom ajn vi povas pardonpeti - la truoj restas.



Infana parabolo
Formiko

      La formiko loĝis en la granda urbo. Li laboris dum tutaj tagoj en formikeja oficejo kaj siajn idojn vidis ĉiuvespere nur dum nelonga tempo, antaŭ ili devis iri en litojn.
Estis tago antaŭ granda Jarfesto, oni povis lasi la laboroejon pli frue. La formiko ĝoje ekstrebis foren. Lin atendis hejme ses ĉarmaj filetoj kaj la amata edzino.
Bonŝance li aĉetis laŭvoje belajn donacojn al la familianoj - ĝuste tiujn aĵojn liaj infanoj delonge petis, kaj li promesis - "se vi bone studos". Iris la formiko, en antaŭfesta inspiro imagis kiom ĝojaj estos la filetoj, rigardis stelplenan ĉielon, kiu ŝajne kunĝojis lian rav-humuron.
Subite liaj piedoj trafis en ion viskozan, gluan kaj parfumodoran.
Li provis eltiri la krurojn sed sensukcese, ju pli multe li baraktis, des pli profunde merĝis sin en la substancon. Ĝis lasta minuto antaŭ liaj okuloj estis la infanoj, preparintaj al la festado, kiuj ne plu ekvidos sian paĉjon.
Geknaboj, ne kraĉu maĉgumojn al pavimo!



Hindia parabolo."Ne rapidu juĝi"

      Iu homo malriĉa havis ĉevalinon. Jenis riĉulo kiu ekvolis la ĉevalinon aĉeti, proponis malavaran pagon, sed la mastro rifuzis.
La sekvan tagon la ĉevalino forkuris al sovaĝa herdo.
Najbaroj rikanis la homon - "Veu, vi..!", sed li respondis :
"Ne rapidu juĝi".
Baldaŭ la ĉevalino revenis kaj kun ĝi venis ankaŭ la tuta herdo.
Ĉiuj al la homo ekinviis "Kia bonŝanculo!" - ankaŭ al tio li respondis:
"Ne rapidu juĝi". Post kelka tempo la filo de la homo falis de ĉevalo kaj rompis la kruron. "Malfeliĉa patro" - domaĝis la najbaroj, kion vi en via aĝo faros sen helpanto dum la longa tempo! -
"Ne rapidu juĝi", denove respondis la maljunulo. Subite komenciĝis milito kaj
ĉiujn sanajn junajn virojn oni devigis militservi. Sed lama filo de la homo restis hejme.
"Nun vi certiĝis, ke tamen estas bonŝanca?" - demandis oni la maljunulon.
"Pri nenio mi certas" - respondis tiu, - "mia vivo ja daŭras.."



Fama parabolo. Blindaj filozofoj

      Kvin blindaj filozofoj esploris elefanton kaj ekdisputis pri la rezultoj:
- Elefanto similas la dika mola tubo, - diris unu, kiu kaptis elefanton je rostro.
- Tute ne - kontraŭis la alia, kiu tuŝis flankon de la besto - elefanto estas kvazaŭ alta muro!
- Nenio simila, - oponis la tria, kiu brakumis elefantan piedon - elefanto estas dika kolono !
La kvara, tuŝante la dentegon, trovis elefanton simila al akra sabro.
- Nepravas vi ĉiuj, - respondis la kvina, - elefanto, ĝi estas kvazaŭ longa ŝnuro. - Tiu lasta palpis la voston.

Inversa - anekoto:

Kvin blindaj elefantoj ekinteresiĝis - kia estas homo.
Unua esploris la homon per piedo kaj diris - "Homo estas io malgranda kaj plata", aliaj tuŝis kaj konsentis -
"homo estas malgranda kaj plata".



Aritmetika parabolo

      Iam loĝis en Oriento homo, kiu bredis kamelojn. Dum la tuta vivo li laboris senlace, kaj kiam maljuniĝis, vokis siajn filojn kaj diris:
"Infanoj miaj! Mi estas jam kaduka kaj malforta, baldaŭ mi mortos. Post mia morto dividu la restontajn kamelojn tiel, kiel mi destinos.
- Vi, la plej aĝa filo laboris pli multe ol ĉiuj - do prenu al si duonon de la kameloj. Vi, meza filo, nur komencis helpi al mi - prenu unu trionon. Kaj vi, la malplejaĝa, prenu naŭonan parton".
Pasis la tempo kaj la maljunulo forpasis.
Tiam la filoj decidis dividi la heredaĵon kiel indikis la patro.
Ili elpelis la tutan gregon en la kampon kaj kalkulis. Okazis ke ili havas nur deksep kamelojn. Ne eblas tion dividi nek je 2, nek je tri, nek je 9 partoj! Kion fari neniu sciis. La fratoj ekdiskutis, ĉiu proponis sian solvon..
Ili jam estis lacaj pro la kontraŭoj, sed ne venis al konsento.
Tiutempe preter la loko veturis la vojaĝanto sur sia kamelo. Aŭdante kriojn kaj kontraŭdirojn, li demandis: "Kio okazis?"
La fratoj rakontis pri la problemo. La vojaĝanto malsupreniĝis de sia kamelo, lasis ĝin en la gregon, kaj diris: "Nun dividu ilin, kiel heredis via patro".
Tial ke nun estis 18 kameloj, do unua filo prenis duonon - 9, la dua - trionon, 6 kamelojn, kaj la tria - naŭonon - 2 kamelojn. Kaj kiam ili disdividis la kamelaron tiamaniere, en la kampo restis ankoraŭ unu kamelo, ĉar 9+6+2=17.
- Kaj tiun ĉi mi forprenas, ja estas mia, - diris la vojaĝanto kaj forrajdis per sia kamelo.



Enigma parabolo

     Iumatene skipo da sentineloj finis sian laboron, kaj disiris. Unu maltrankviligita gardisto urĝe ekkuris en la palacon kaj petis ke la reĝo lin aŭskultu.
Kiam reĝo lin akceptis, la sentinelo rakontis pri terura evento kiun li hodiaŭ sonĝis : "Mi vidis vin veturi laŭ kutima montarvojo, subite de la alta roko falis granda ŝtonego kaj frakasis la ĉaron!"
La reĝo ordonis sendi malplenan ĉaron per la kutima vojo kaj mem traveturis per la ĉirkaŭa.
Kaj vere, kiam la ĉaro atingis altan rokon, desur ĝi falis la ŝtonego kaj frakasis ĉion je ligneroj.
La reĝo mirigita kaj kontenta gratulis la aŭguranton, donis al li grandan premion kaj maldungis de la laboro.
Demando: kial premiis estas klare, pro kio do maldungis?



Perĉo

Juna perĉo loĝis en mallumeta rivera profundo. Apudloĝis la tuta lia granda familio: centoj da gefratoj, gekuzoj, geonkloj. Ankaŭ amaso da najbaroj-perĉoj svarmis apude. Ĉiuj tumultis, interpuŝis, al ĉiu vermeto, falinta sur akvon, tuj ekstrebis dekoj da avaraj buŝoj.
Foje ekaŭdis la perĉo ranojn rakonti pri iu mirakla lando, abunda de nutraĵo, varma kaj luma. Sed, kiam li rerakontis pri la sciaĵo al la familio, maljunaj perĉoj diris, ke estas tiu bordo de la rivero malbona kaj malpermesita por loĝado.
Decidis juna Perĉo mem kontroli, kaj faris ekspericion al la nekonata kontraŭa riverbordo. Trovis li tie mirige allogan terenon. Neniom trompis la ranoj - aperis antaŭ li neprofunda, luma kaj varmita de la suno sabla spaco, inter smeraldaj algoj abundis oportunaj lokoj kaj, plej grave - de la arbobranĉoj, super la rivero etenditaj, falis en akvon multege da vermoj kaj larvoj.
La perĉeto freneziĝis pro feliĉo, sage revenis hejmen por voki kunfamilianojn al la trovita mirakla lando. Sed denove la maljunuloj parolis pri la tabuo.
- Stultaj superstiĉoj! - kriis la juna perĉo, kaj translokiĝis al la nova tereno kun sia fianĉino.
Ili petolis libere en la spaco malplena da najbaroj, sub verda algo elektis bonan lokon por la frajo, manĝis ĝissate elektintajn frandaĵojn - dikajn vermojn, insektojn aŭ eĉ grandajn libelojn trafintajn en riveron.
Foje la perĉo rimarkis flirtantan vermon - la plej dikan el iam viditaj kaj tuje ĝin enbuŝigis,
- subite io ĵetis lin supren, salvrapide elflugis li el akvo
kaj falis sur sekan sablon, kapti aeron per vana peno.
Malaperis la perĉo, neniu lin plu vidis. La fianĉino revenis al la granda familio rakonti pri la terura loko.



Parabolo al ĉiuj konata

Du ranoj falis en profundan ujon kun freŝa bovinlaktaĵo.
Randoj de la ujo estis tiom altaj, ke elsalti kompatinduloj ne povis.
Ili faris naĝmovojn, sed nur rondiris laŭ la surfaco, ĝis ambaŭ laciĝis.
Unu el la ranoj perdis la fortojn kaj ĉesis moviĝi:
- Ne estas senco rondumi senfine, evidentas ke de ĉi tie ne estas eliro!
Baldaŭ ĝi estis turnita ventron supren kaj dronis.
La dua rano daŭris svingi piedetojn spite al laco kaj senespero. Ĝi baraktis kaj
baraktis - kaj jen: finfine en la laktaĵo aperis batmiksita bulo de butero.
Fopuŝinte sin de la bulo la rano sukcese elsaltis.



Klasika parabolo

Estis juna knabo, kiu loĝis en vilaĝo kaj paŝtis gregon da bovinoj ĉiutage.
Iun tagon, dum kutima okupo, sidas li sub la arbo kaj meditas: kiom varme estas, kiom enue.
Decidis la adoleskulo fari gagon por sin distri.
Enkuris li en vilaĝon afekti terurigitan aspekton, laŭte kriante:
- Lupo, lupo!
Tuj la vilaĝanoj kaptis kiu trabon, kiu forkegon kaj ekrapidis al la paŝtejo.
Alkuris ĉiuj, sed neniun lupon tie ekvidis.
- Mi simple ŝerĉis, - ne multe konfuziĝis la junulo.
Ian alian tagon denove la vetero estis prema, suno staris alte, ĝis vespero restis multe da tempo.
Denove ekenuis la paŝtisto kaj ripetis la amuzadon,
refoje ekkuris la vilaĝon, kvazaŭ timigita kaj konsternita:
- Lupo, lupo! - kriis per raŭka voĉo.
Dubis la vilaĝanoj pro lia alarmo, sed la knabo ĵuris, ke, jes, vere estas lupo ĉifoje. Denove ĉiuj armis sin per kio estis apudmane kaj ekrapidis al la paŝtejo.
Ankoraŭan fojon homoj ne renkontis lupon kaj disiris malkontentaj pro la vana klopodo.
Venis la tago, kiam la gregon vizitis natura lupo. Ektimigita paŝtisto enkuris en la vilaĝon, sed kiom ajn li vokis, ĵuris kaj petegis pri la helpo, neniu plu atentis lin. Kaj la lupo dume voris la bovinaron.



Ĉina strategemo

Orfa junulo loĝis ĉe la onklo. La junulo estis saĝa kaj inteligenta.
Iafoje li rimarkis ke la onklo estas premita de iuj zorgoj. La nevo petis kaj tiu rakontis: pasis multaj jaroj, mi jam estas maljuna, sed ne havas filon - kiu estus mia heredanto. necesus preni en domon novan virinon - odaliskon, sed la edzino kontraŭas. Pro tio li estas zorgita.
La junulo iom meditis kaj promesis al la onklo helpi konvinki la onklinon.
- Apenaŭ vi sukcesos, - ne kredis la maljunulo.
Sekvan matenon, kiam la onklino eliris el la domo, ŝi vidis strangan agadon:
la juna nevo per liniilo diligente mezuris distancon de ilia sojlo al la barilo.
- Kion vi ĉi tie faras?
- Mi mezuras la terspacon.
- Kial do tuŝas vin nia propraĵo?
- Onjo, ja estas simple! Mi pensas pri estonteco - vi kaj onklo estas maljunaj, filojn vi ne havas, do venos tempo, kiam la domo iĝos mia. Mi ĝin mezuras, ĉar intencas rekonstrui.
La onklino perpleksita kaj indignita ne povis eĉ vorton elbuŝigi.
Sed baldaŭ ŝi mem petis la edzon preni en la familion novan virinon.



Surdulo

En urba placo staris muzikistoj, ludis siajn instrumentojn kaj kantis.
Koincide kun iliaj akordoj dancis, marŝis, moviĝis multe da homoj.
Veninta en la urbon denaska surdulo rigardis tion kaj miris:
- Nekompreneble.. ĉu nur pro tiu ke tiuj homoj faras per siaj aĵoj diversajn agojn: svingas, skuas, movas tien-reen, la tuta homamaso faras strangajn paŝojn, saltetas, stultumas kun tiom da vervo?



Riĉeco kaj snobismo

Homo demandas la saĝulon:
- Mi ne komprenas: kiam oni venas al simpla homo, tiu estas bonkora kaj helpas per kio povas. Sed se veni al riĉulo, li neniun krom si mem vidas kaj komprenas, kial tio okazas, ĉu nur pro mono?
- Rigardu en fenestron, - respondis la saĝulo, - kion vi vidas?
- ? Straton, virinon kun infano, ĉaron veturantan..
- Bone, nun rigardu la spegulon - kion vi vidas?
- Kion mi povas tie vidi, nur min mem.
- Jen la afero: kaj tie kaj tie estas vitro. Nur iom da arĝento aldoni - kaj jam oni vidas nur sin.



Malvenkito

Estis homo, kiu opiniis, ke se li cedis ŝakpartion, do li estas malvenkinto.
Post dujara lerno de fama dzen-instruisto li komprenis, ke malvenko estas, kiam li gajnas.
Ne tute kontenta pri la sciatingoj li ankoraŭ tri jarojn studis sufizmon ĉe fama Narsufin. De tie li lernis, ke - se cedis, sed estas kontenta pri la cedo - do tio estas malvenko.
Tiam li forproksimiĝis en Himalajajn Montojn kaj post kvin jaroj de lernado ĉe Maharisha-iogano eksciis, ke: se oni gajnis, sed sentas sin kulpa pro tio - do oni estas malvenkinto.



Nuntempa parabolo

Profesoro de filozofio faras prezenton antaŭ la aŭskultantaro.
Li prenis kvinlitran ujon, ĝis supro plenigis ĝin per prundemensiaj ŝtonoj kaj
demandis la studentojn: - ĉu la ujo estas plena?
- Jes, plena, - ili respondis.
Poste la profesoro malfermis ladŝkatolon da konservita pizo, enŝutis ĝin super la ŝtonojn kaj skuis la ujon. Certe la pizeroj okupis liberan spacon inter la ŝtonoj. Ankoraŭ foje la profesoro demandis - ĉu estas plena la ujo?
Oni respondis, ke jes.
Nun la preleganto prenis elsub la tablo keston da sablo kaj enŝutis ankaŭ ĝin surer ĉio. Kiam li skuis la vazon, ĉiuj restintaj liberaj lokoj estis okupitaj de la sablo.
Li demandis kaj la studentoj respondis, ke nun la ujo estas definitive plena.
Tiam la profesoro eltiris el sako du skatolojn da biero kaj enverŝis ĝin enen ĝis la lasta guto.
La studentoj ekridis.
Profesoro:
- Nun mi volas, ke vi komprenu - la ujo estas kvazaŭ via vivo.
La ŝtonoj estas kvazaŭ plej gravaj ecoj de via vivo: familio, sano, infanoj, amikoj kaj ĉio necesa por ke via vivo restu plena, eĉ se ĉio alia malaperos.
Pizo estas kvazaŭ aĵoj gravaj por vi persone - laboro, domo, aŭto ktp.
Sablo - ĉio suplementa, etaĵoj.
Se komence plenigi la ujon per sablo (la vivon per bagateloj), ne restos loko (forto kaj tempo) por pizo kaj ŝtonoj - gravaj aferoj.
Okupiĝu pri tio, kio donas al vi feliĉon: ludu kun viaj infanoj, amu edzon-aŭ-edzinon, renkontiĝu kun amikoj.
La tempo por labori, ripari kaj lavi aŭton, balai domon kaj purigi korton troviĝos.
Unue atentu pri ŝtonoj - plej gravaj ecoj de via vivo.
Difinu prioritatojn: ĉio restinta - estas nur sablo.
Unu studantino levis la manon por demandi:
- Kiun segnifon havas do biero?
La profesoro ridetis:
- Estas agrable, ke vi demandis. Mi faris tion nur por montri,
ke estu via vivo kiom ajn plena - la loko ankaŭ por du skatoloj da biero nepre troviĝos.



Ĉina parabolo. Rompita sitelo

La homo havis du sitelojn. Unu estis bonstata kaj la alia havis fendon.
Dum la jaroj, kiam la homo uzis ilin, la unua sitelo portis hejmen plenon da akvo, dum la alia nur duonon, ĉar la akvo tralikis en la fendon.
La unua sitelo tre fieris pri sia stato kaj orgojle traktis la duan, rompitan.
La fendita sitelo tre hontis, ke povas konservi dumvoje nur duonon da akvo.
Foje ĝi ne eltenis la honton kaj alparolis la portiston:
- Mi estas sentaŭgulo, mi nenion scipovas bone, mia ekzisto estas sensenca.
Pro la fendo mi ne povas teni al akvon - kial do vi ne forĵetis min?
Sed la homo respondis al la fendita sitelo:
- Ĉu vidis vi la florojn rande de nia vojo? Ili kreskas nur tie, kie gutas la akvo,
dum de alia flanko - nura polvo.



Riĉeco kaj Mizero

Venis al la homo Riĉeco kaj Mizero.
- Diru: kiu el ni estas pli bela? - ili demandis.
La homo falis en malcertecon:
"se mi diros ke Mizero estas pli bela - Riĉeco povas ofendiĝi kaj forkuros;
sed se male mi diros, ke Riĉeco pli belas - povas ofendiĝi Mizero, min finturmentos."
- Estas malfacile distingi de unu flanko, - li respondis post pripenso,
- vi iom paŝu, mi decidos post spekti vin moviĝi.
Post kiam ambaŭ gastoj iom marŝis, la homo respondis:
- Ambaŭ vi estas belaj, nur diversflanke - vi, Mizero, estas plej bela de la dorso - kiam oni vidas vin foriranta; kaj vi, Riĉeco, plej belega estas de antaŭa flanko, kiam oni vin spektas veni.




FABELOJ

Vulpo kaj Gruo

Iĝis Vulpo kaj Gruo amikoj.
Decidis Vulpo regali Gruon kaj invitas lin al sia nestejo:
- Venu, kara amiko, mi preperos bonan regalaĵon!
Venis Gruo al la solena vespermanĝo.
Vulpo kuiris por la gasto dolĉan kaĉon semolinan kaj disverŝis ĝin laŭ granda plado. Surtabligis kaj proponas:
- Gustumu, kara, la regalaĵon - zorgeme mi manĝaĵon elektis, grenon kolektis!
Gruo klak-klak al la plado per sia akra beko - nenion kaptis!
Vulpo dumtempe lekas la kaĉon kaj lekas, ĝis la tuton mem enbuŝigis.
Finmanĝis kaj diras:
- Estis nur tio, ne taksu ofenda, karulo, krome estas nenio.

- Estas en ordo, - Gruo respondas, - dankon pro la zorgo, nun mi vin invitas por vespermanĝo.

Sekvan tagon venas Vulpo al Gruo.
Tiu preparis legoman supon, metis sur la tablon en la bela vazo kaj diras:
- Bonvolu, kara, jen estas tio, kion mi mi por vi preparis.
La vazo estas alta, svelta kun malvasta faŭko.
Vulpo rotacias ĉirkaŭ la vazo, kaj tiel provas, kaj aliel, jen la langon enŝovas, jen la nazon - nek guton atingis.
Dume Gruo bekas kaj bekas, ĝis la manĝo elĉerpiĝis.
- Ne koleru, karulo, ne plu estas per kio regali.

Restis Vulpo malkontenta: esperis satiĝi por la tuta semajno, sed foriris sen unu grajno.
Kia saluto, tia resaluto.
De tiu tempo ne plu amikas Vulpo kaj Gruo.



Tri hakiloj

Laboris iam la hakisto en rando de l'arbaro, ĉe la kruta riverbordo. Hakis sekajn branĉojn.
Subite la hakilo elglitis de la fusto kaj falis en akvon. Estis profunda loko la rivero
estis malvarma kaj ŝlima.
Tristas la ulo sur borde sidante - Nu, kiel li nun vivtenos sin
kaj la familion: sen instrumento - tio signifas sen laboro.
Subite aperis antaŭ li rivera nikso: - Pri kio sopiras vi, ulo?
Rakontis al li la hakisto pri la malfeliĉo.
- Al tiu plago mi povas helpi, - diris la nikso kaj elprenis el ŝlimo hakilon.
La hakilo estis nova, ora kaj brila. - Ĉu estas via?
- Ne, tiu ne estas mia - respondis la ulo.
Tiam la nikso elprenis la alian instrumenton, la sekva hakilo estis arĝenta.
- Ĉu la aĵo estas via?
- Ne, ankaŭ ne tiu.
Eltiris nun la nikso malnovan feran hakilon, kaj revenigis al la laboristo, -
- Jes, tiu ĉi estas mia! - ekĝois la hakisto.
- Pro via honesto, jen al vi la gratifiko, - kaj la nikso transdonis al la ulo ĉiujn tri hakilojn.
Vespere la feliĉulo jubilis kun samvilaĝanoj sian gajnon kaj rakontis la aventuron.
Troviĝis la enviemulo, kiu ekavidis akiri la saman premion. Matene li iris al la bordo,
ĵetis sian hakilon en akvon kaj komencis lamenti.
Venis la nikso, demandis pri la kaŭzo kaj miris pro denove sur la sama loko perdita instrumento.
Aperis li antaŭ la petanto kun la unua propono - ora hakilo,
sed la ulo ekvidinte flavan brilon de la trezoro ne retenis sin de avareco kaj ekkriis:
- Jes, estas mia, mia!
Plonĝis la nikso en profundan akvon kaj malaperis.
Restis la avarulo kaj sen premio kaj sen hakilo.



Ulo kaj leporo

Iris malriĉa kamparano laŭ arbaro, ekvidis leporeton sub arbusto.
Ekĝojis. Jen la bonŝanco! - li pensas:
- kaptos mi tuj la leporon, prenos la felon, vendos dum la foiro, aĉetos porkineton,
la porkino kreskos, naskos dek du porkidojn, la porkidojn poste mem maturiĝos,
ĉiu po dek du novajn porkojn aperigos, havos mi viandon plenan stokejon, vendos, riĉiĝos,
edziĝos. La edzino naskos por mi du filojn - Vaĉjon kaj Veĉjon. Kreskos ili grandaj,
anstataŭ mi iros la kampon plugi. Tiam mi nur sidos ĉe la sojlo, barbon glados kaj ordonojn donos:
- hej, knaboj, laboristojn ne tro ŝarĝu - ĉu mem mizeron ne spertis! -
la ulo ekkriis enreve kaj tiel laŭte, ke la leporeto ekaŭdis, eksaltis kaj forkuris.
Malaperis do tuj, kiel revo: kaj porka farmo kaj riĉa domo kaj edzino kun infanoj.



Du avidaj ursidoj

Du ursidoj iris laŭ arbaro kaj subite trovis kapon da fromaĝo.
La belan grandan globon, helflavan kaj incite odoran.
Ĝoje la ursidoj kaptis la apetitan trovaĵon,
kaj eksidis en la proksima herbejo, pretaj al la fajna regalado.
Sed komence ili decidis la bulon dividi.
Disrompis la fromaĝan kapon je duonoj - sed la partoj aspektis ne egalaj.
La ursidoj ekdiskutis, kiom da necesas ankoraŭ depreni kaj de kiu peco por la porcioj estu samkvantaj.
Provis mezuri kaj tiel kaj aliel, sed interkonsenti ne sukcesis - en ĉiu okazo parto de aliu ŝajnis al la enviuloj pli alloga.
Ili insulte plu disputis, kaj tiel brue, ke iliajn kriojn ekatentis vulpo.
Ekscivolemis pri la evento, aliris al la duopo kaj tuj komprenis la kaŭzon:
- Estas simpla afero, karaj buboj! Tuj mi helpos vin repacigi: vidu!
La vulpo prenis la pligrandan fromaĝ-pecon kaj mordis de ĝi parton:
- Jen, en ordo!
- Sed nun alia estas pli granda! - ne konsentis la ursidoj.
- Ĉu ne egala? Ne estas problemo! - la vulpo mordis ankaŭ de alia parto.
- Nun denove ĝi estas malpligranda! -
La ursidoj plian kaj plian fojon respondis, ke la pecoj diferencas.
Kaj la vulpo daŭre "egaligis" jen unu jen alian parton, mordo post mordo.
- Nu jen, prenu, estas pricize samdimensiaj - finfine redonis la vulpo restaĵojn al la ursidoj.
La fromaĝeroj vere estis egalaj. Sed iĝis tute malgrandaj.



Vulpo kaj poto

Enkuris iufoje Vulpo en vilaĝon kaj trafis en la domon, kie momente neniu ĉeestis.
Sur la breto trovis li poton da butero, enŝovis la kapon kaj komencis leki.
Sed subite la mastrino revenis, vulpon ekvidis - ekkris.
Vulpo ĵetis sin en la pordon, per kapo svingas, el poto ĝin eltiri ne povas.
Eskapis kun la poto surkape. Iras laŭ neĝa pado kaj petas:
- Moŝto poto, ĉesu ŝerci, lasu nun min!
- Mi ne lasos!
- Mi vin rompos!
- Tiam butero forfluos.
- Mi iros al rivero, al la truo hakita en glacio, metos vin en malvarman akvon,
la butero do frostiĝos, tiam mi vin frakasos.
Alkuris Vulpo al la truo, ŝovis la kapon en akvon, sed la poto estis granda kaj peza,
tuj falis profunden en riveron, kaj ankaŭ Vulpon al la fundo fortiris.



Anas-dividado

Iam vivs kamparano, kun la familio granda kaj la profito magra.
Havis ili propraĵon - nur unu anason. La anason oni longe ne tuŝis, sed venis la tago, kiam
entute mankis manĝo. Do restis prepari la kortbirdon.
Bakis la mastrino la anasaĵon, pretigis por tablo, sed tuj komprenis ili - mankas sur la tablo
kaj salo kaj pano. kiel do mahĝi?
Tial diras la edzino al la kamparano - iru vi al riĉulo, la bakaĵon kontraŭ pano ŝanĝu.
Pakaĵo da pano sufiĉosos por pli longa nutrado.
Iris la ulo al la korto de loka duko. Prezentis humile la regalaĵon.
Dankis lin indulge la duko kaj proponis: - dividu, do la donacon inter miaj familianoj.
Sidis kun li ĉe la tablo - duka edzino, du filoj kaj du filinoj.
- Tiam prenu, via moŝto la kapon - ĉar vi estas la kapo en ĉi domo! -
la ulo transdonis al li anasan kapon. Por edzino li tranĉis postaĝon de la anaso:
- ĉar vi hejme sidas, la domon zorgas!
Al la filoj li transdonis la bakaĵ-piedojn: Al vi - piedetojn, por treti paĉjan vojetojn!
- Al filinojn - la flugilojn! - Ne longe ili apud depatroj restos, forflugos kaj fore eknestos!
- Nu kaj por mi, ulo-stultulo restas nur de la korpo ostojn rompi!
Ridis la duko al la amuza divido, kaj pro la distro gratifikis la kamparanon per saketo da greno.
Revenis la ulo hejmen kontenta kun la anasaĵo restita kaj la faruno tritika.
Rakontis iam poste li pri sia sukceso al la najbaro. La najbaro estis pli riĉa, sed enviema, ekprovis li
similan profiton kapti: alportis al la duko sian donacon - kvin anserojn.
- Nu provu, do vi, ilin dividi iter miaj familianoj, - diris la duko, malkontenta pro la truda vizitanto.
Ekperdis la enviulo spiritĉeeston, nenion elpensi kapablas, petis li hunile la konatulon sian
voki por la helpo.
Venis la unua kamparano helpi la devidon kaj proponas tiel:
- Jen, via moŝto, unu anseron por vi kaj via edzino - nun vi estas triope!
- Jen la sekvan anseron por du filoj - nun ankaŭ ili estas tiope!
- Ankoraŭan anseron por du filinoj - kaj jam ili estas triope!
- Kaj la lastajn du anserojn - por mi, tiel ankaŭ ni estas triope: do nun ĉiuj egalkvante!
Ekridis la duko al la nova amuzo kaj donacis al la kamparano ĉiujn kvin birdojn
kaj premiis per regalaĵo. Kaj la mallertan enviulon gratifikis per pugnobatoj.



Bobelo

Bobelo naskiĝis el sapa ŝaŭmo. Nova, brilanta per ĉiuj koloroj de ĉielarko, ĝi estis tre bela. Bobelo flosis en aero kaj tre fieris:
- Vidu kia luksa mi estas! Kia iriza! Kaj kiom granda - tiun grandan bobelon ankoraŭ la mondo ne vidis!
La ambicia Bobelo ekis iĝi pli kaj pli granda... kaj - krevis kun mallaŭta sap-kraĉo.









Malĉasta parabolo
Pri natura Dao

Iufoje la saĝum-isto, ne lumigita per Dao kaj ne "iruĉiok@c&n"isto en sia naturo, iris laŭ arbaro, diskursante pri Senco de la Vivo.
Subite sur la pado aperis La Terura Nigra Merdo.
- Pensulo, mi vin tuj voros!
La saĝumisto ekploris pro ektimo kaj forkuris.

Edifo: Merdon timi - en arbaron ne iri.

***

Iufoje la saĝumisto, lumigita per Dao kaj ne "iruĉiok@c&n"isto en sia naturo, iris laŭ arbaro, diskursante pri Senco de la Vivo.
Subite sur la pado aperis La Terura Nigra Merdo.
- Pensulo, mi vin tuj voros!
La saĝumisto, lumigita per Dao kaj ne "iruĉiok@c&n"isto en sia naturo, respondis:
- Tuj! Mi mem vin manĝos!
Ili longe disputis, sed evedentiĝis, ke La saĝumisto, lumigita per Dao estis pli forta ol La Terura Nigra Merdo.
Kaj li ekvoris ĝin.

Edifo: la bono venkis la malbonon, sed la venko havas strangan kromguston.

***

Iufoje la saĝumisto, ne lumigita per Dao kaj ne "iruĉiok@c&n"isto en sia naturo, iris laŭ arbaro, diskursante pri Senco de la Vivo.
Subite sur la pado aperis La Terura Nigra Merdo.
- Pensulo, mi vin tuj voros!
La saĝumisto, ne lumigita per Dao kaj ne "iruĉiok@c&n"isto en sia naturo, respondis:
- Cin kaj ciajn fekatajn gepatrojn mi malĉastumas ĉiumaniere, putfurzita k@cputraĵo!
Kaj per botpuŝo forĵetis La Teruran Nigran Merdon k.-en de la pado.
la vojo liberiĝis, sed aperis forta fiodoro.

Edifo: ne tuŝu merdon, ne trafos fekodoron.

***

Iufoje la saĝumisto, lumigita per Dao kaj "iruĉiok@c&n"isto en sia naturo, iris laŭ arbaro, diskursante pri Senco de la Vivo.
Subite sur la pado aperis La Terura Nigra Merdo.
- Pensulo, mi vin tuj voros!
La saĝumisto, lumigita per Dao kaj "iruĉiok@c&n"isto en sia naturo,
daŭrigis sian vojon, ne malsuprenigis sian atenton al iu merdo.
La Terura Nigra Merdo ekploris kaj por ĉiam forkuris el la arbaro, ĉar ŝategis interparolojn kun saĝumistoj.

Edifo: Se oni meditas pri Senco de la Vivo, do ne malsupreniĝu por diskursaĵo kun ĉiu merdo.
(originalaj esprimoj estas multe pli rektaj)



Anekdotoj

(El malnova testamento. "Ekkoleris Moŝe /Moisej/ pro malobeo de la samtribanoj kaj frakasis la tabulojn kun ĉizitaj dek ordonoj..")

      Distrikta inspektisto vizitas ortodoksan lernejon.
Veninte en klason demandas la infanoj:
- Rakontu al mi, kiu rompis la tabulojn kun dekalogo?
Silento. La inspektisto rigardas de unu lernanto al la alia, kiam li ekrigardis al la malgranda knabo en meza tablo, tiu ekploregis:
- Tiu ne estas mi, sinjoro inspektoro, mi ĵuras! Dum la tuta vivo mi neniujn tabulojn rompis!
La inspektisto turnas sin al la klasgvidanto:
- Kiu estas la knabo, kial li ne scias la respondon?
La instruisto respondas al tio:
- Estas vero, mi tiun ĉi knabon bone konas. Se li diras, ke tion ne faris, do ne faris, kredu min.
Perpleksita vizitanto enkuras al direktoro.
- Estas terure! - Mi demandas ilin "Kiu rompis la sanktajn tabulojn", sed neniu scias, inkluzive la instruiston!
La maltrankviligita direktoro rigardas la inspektanton kaj eltiras monujon,
- Ne zorgu tiom, sinjoro, kiom povas kosti tiuj tabuloj? Ĉu oni akceptas ĉekon?



****

      Al vilao venas vagabondo, eksidas surteren kaj komencas manĝi herbon.
La mastrino vidas lin kaj ekkrias:
- Kompatindulo, vi evidente estas malsata. Iru kun mi"
La vagabondo ĝoje ŝin postsekvas. "Jen - diras la mastrino, kiam ili venas en la ĝardenon, - provu ĉi tie. Tiu ĉi herbo estas multe pli mola."



****

Agrikulturisto rande de la kampo provas ripari traktoron paneintan.
Sen rimarkinda sukceso. Preter veturas homo, rimarkas la okazon kaj proponas helpon.
Ioman tempon li ĉirkaŭiras la traktoron, provas-kontrolas tion kaj alion, kaj fine forte
batas per martelego elektitan lokon. La traktoro komencas funkcii.
Pro sia laboro la ulo postulas kvincent monbiletojn por pago.
- Kvincent pro unu bato? - iom miris la mastro.
- Ne, pro la bato - nur cent, aliajn kvarcent - pro tio, ke mi scias kien bati!



****

Lerta dentisto momente eltiras denton de malsanulo.
Alportas la fakturon.
- Sed, - miras la paciento - mi tioman sumon perlaboras dum duontago!
- Do, ĉu vi preferas, ke mi la denton tiru duontage?



****

Metodisto pri labor-aranĝado venis al ŝaf-bredistoj, kvazaŭ simpla vojaĝanto,
sed komencis proklami la plej bonan en la mondo trejn-sistemon, kiu nepre helpos al ili
duobligi la profiton. Sed fine, malsukcesinte ion vendi, proponis al ili kontrakton -
li pretas konjekti, kiom da bestoj estas antaŭ ili en la grego,
kaj okaze de la ĝusta respondo, ke ili abonu la metodikan bultenon kaj donu al li plej dikan ŝafon.
La paŝtistoj konsentis.
- Mil tricent kvardek ok!- elparolis la liveristo, laŭkutime bone preparita al la traktado.
Oni permesis al li elekti ŝafon, kiun li deziras.
- Lasu nun al mi konjekti, - diris unu el la mastroj, -
se mi korekte nomos vian okupon, do reprenos la beston.
- Vi estas metodisto, - respondis li post interkonsento:
- venas helpi, kiam oni vin ne vokis, anstataŭ helpo donas konsilojn, pri kiuj neniu vin
petis kaj konsilas pri laboro, en kiu vi nenion komprenas.
Kaj nun - redonu mian hundoN!



****

Geedza paro havis du kokinojn - blankan kaj ruanan.
Iumatene la mastroj elektis, kiun birdon buĉi por la tagmanĝo.
- Prenu la blankan, - proponis la edzo.
- Tiam la ruana ekenuos, - malcertas la adzino.
Ili ekmeditis.
- Nu prenu la ruanan.
- Sed tiam ja la blanka ekenuos?
- Kaj djablo kun ĝi. Ke enuu.



****

Proponu aldonojn :)



Traduko: