Propraverke: lirike kaj porinfane -




Al la listo



Sene de vi

Mi estas muskaptilo
sen fromaĝo,
Mi estas notlibreto
sen la paĝoj,
Mi estas Leonardo
sen Ĝakondo,
Mi estas poŝtletero
sen respondo,
se vi forestas apud mi.

Mi estas telefono
sen sonoro,
Mi estas kolonj-akvo
sen odoro,
Mi estas violono
sen la kordoj,
Mi estas oceano
sen la bordoj,
Kiam - vi restas for de mi.




Trolejbuskapuso

Laca trolejbuso
Dormas sub ĉielo,
Lin tra kumuluso
Radio tuŝas stela.

Ŝonĝas li pri landoj
Foraj kaj sunriĉaj,
Kie ĉe la bordoj
Mevoj ŝvebas kriĉaj.

Sub magnoliarbo
Ina loĝas buso,
Ŝi busidojn vartas
Dum lulbrua fluso.

Kornojn sur la dorson
Ŝian li ekklinas,
Por ĉiam kunflosi
En la rev' inklinas.

Vento al neĝeroj
Aman kanton flustras,
Sub la prujn' leĝera
Dormas trolejbuso.

RF: Kara trolejbuso,
rava trolejbuso.
Estu malnimbusa
trolejbuskapuso.




EST'

Suno estas varma,
Kato estas ĉarma,
Murzik estas nomo,
Petro estas homo.

Bela estas floro,
Ruĝa estas koro,
Freŝa estas vento,
Amo estas sento.

Stelo estas sorĉa.
Sono estas dolĉa,
Lirla estas rojo,
Kanto estas ĝoja.




Ĉu-malĉu

Ĉu ĵirafo svingas voston,
Ĉu serpento havas ostojn,
Ĉu delfeno dormas naĝe,
Ĉu la bestoj estas saĝaj -
Trovos la scivolemuloj
En la retaj akumuloj.




Stratpurigilo

Veturas laŭ la vojo
Maŝino-balail',
Ĝi donas por la urbo
Tre multe da util':

Rubaĵon ĝi forigas,
Snufante pro la pen',
La strato estos pura,
Lavita de maten'.

*****
Едет по дороге
Машина-пылесос,
Мусор подметает,
Пыхтит, как парoвоз.

Много щеток разных
Под широким дном,
Будет чистым город
Вечером и днем.




Katidbano

Evidente estis vane
La katidon distre bani,
Kato foren saltis rane,
Gratis nazon ĝi al Dani.