Miaj tradukoj.       Kantoj kaj versoj:

Al la listo




Vintra vespero

Romanso. Verso de A. Pushkin

La tempest' post neĝa nubo
Kaŝas lumon de l'ĉiel'
Jen ĝi ploras kvazaŭ bebo,
Jen eksonas besta jelp',
      Jen susuras per la pajlo
      Sur kaduka ligna dom',
      Jen ekfrapas ĉe la sojlo,
      Kvazaŭ vojperdinta hom'.

Nia magra kabaneto
Splenas pro la obskurec',
Kial, mia avineto,
Vi silentas ĉe l'fenestr'?
      Aŭ tempesta blov-rumoro
      Vin lacigas, karulin'?
      Aŭ spindela tord' murmura
      Igas vin al dorm-inklin'?

Amikino mia sola,
Drinku ni dum la angor'!
Drinku kune por konsolo
Kruĉon, ke ne tristu kor'.
      Kantu vi al mi fabele
      Pri paruo trans la mar'...
      Kantu pri knabino bela,
      Kron' plektanta en florar'.

La tempest' post neĝa nubo
Kaŝas lumon de l'ĉiel'
Jen ĝi ploras kvazaŭ bebo,
Jen eksonas besta jelp',
      Amikino mia sola -
      Drinku ni dum la angor',
      Drinku kune por konsolo
      Kruĉon, ke ne tristu kor'.








Rava estonto

El estonta for' serena voc' aŭdiĝas,
Vok' aŭrora sonas en arĝenta ros',
Voj' ascenda logas ĝis la kapvertiĝo
Kvazaŭ ĉirkaŭ-karusela mondo-flos'.

El la rava for' insista voĉo vibras,
Vokas al la aspirata fora mond',
Sonas voĉo kaj severe al mi diras:
Kion faris vi hodiaŭ por estont'?

Mi promesas esti firme purintenca,
La amikojn mi ne lasos en malĝoj'
Ni rapidu fari bonon por komenco,
Ke ne restu nocaj spuroj sur la voj'.

       Rf:
      En fora estonteco,
      Kruelan providencon,
      Kruelan providencon - evitu la voj'
      Ekfontas de komenco,
      En foran estontecon,
      En foran estontecon,
             ĝi kvazaŭ pura roj'.








Lume luna nokto

Nokto stelplena, de luno lumita,
Videblas eĉ splito sur ter'.
Venu fiŝet', per laboro premita,
Vi por moment' al ekster'.

Sidos ni kune kaj dum ĉirkaŭpreno
Mi sentos min reĝ-superul'.
Vidu vi, ĉarma, laŭ boska tereno
Jen sternas arĝenton nebul'.

Plenas ĉielo de steloj sennombraj –
La dia belec' en ĥaos'!
Perle rebrilas fajreroj en ombroj:
Ludetas sub poploj la ros'.

Mia tenera, ne timu malvarman
Rosguton sub nuda pied':
Paŝi laŭ herboj ne devоs vi, ĉarma –
Mi portos vin ĝis la ĥatet'.

Estas tepida l’ aero nun malgraŭ
Malfrua printempa vesper',
Mi vin alpremos al kor' mia flagra,
Varmigos per ama senper'.

Kara ne timu, ke nun oni aŭdu
Ĉi ardan parolon dum vag'.
Eĉ maliculoj ne venos mallaŭdi –
La sonĝ' ilin kovris per svag'.

Tagoj dumzorge flugantaj, senbridaj,
Verŝantaj laboron sen ĉes'...
Ĉu por ni povraj, de l' sorto rabitaj,
Ne licas minut' por kares'?








Portas Gala akvon

Portas Gala akvon
Portas Gala akvon,
L'vekto ritme zumas,
Apud ŝi Ivaĉjo
Trote alvinkumas.

- Gala, mia, Gala
Donu akvo-gluton,
Donu vin, beleta,
Vidi nur minuton!

- Estas jen la puto,
Trinku ĝis la sato.
Zorgas mi ĝardenon,
Ĝoju pro vidato.

- Vi ne aspergetas,
Kiom ajn mi plantas.
Kiom ajn mi flirtas
Tamen vi ne flatas.








Steleto mia

Kantoj sonas en ĉiu kor',
Mia estas sole por vi.
Lumradia stel' - hela or',
Brilas tiom fore de mi.

Ni malfrue nur vidas ke,
Estas ja duobla la ĝoj'-
Kune gliti sur bluĉiel',
Des pli iri laŭ tera voj'.

Tanĝas nubo vin, kara, ĉar
De mi volas kaŝi la bril'.
Mi aspiras trans ajna bar'
Apud via esti gracil'.

Ke ne estas mi di-anĝel'-
Oni diras; mankas flugil'.
Restos ĉiam vi loga cel',
Ne tuŝebla en supra lil'.








En Taruso

Kiom tedis al Marusjo
Vivi en Taruso -
Kokoj kaj anseroj bruaj ...
Gardu nin Jesuo.

Frotas tolojn lavistino,
Edzo iris drinki.
Sur la sojlo la hundido
Trem-rigardas ĉirkaŭ:

Iu foren jen eskapas,
Jen en domo ploras,
- Per okuloj saĝaj gapas,
Softe kunangoras.

Kaj al kiu trista ploro
Venos en Taruso?
Estas certe, ke ankoraŭ,
Venos al Marusjo.

Por ne plu okuloj vidu
La anserojn kvakajn
Kune kun kokinoj hidaj
Vagi inter flakoj.

"Se mi havus tiajn plumojn,
Sur flugiloj fortaj,
Mi aŭdacus dum mallumo,
Flugus for de l'korto."

Abomenas al Marusja
Vivo en Taruso,
Kokoj kaj anseroj skuaj ...
Gardu nin Jesuo.








Buked'

Bicikle rajdos foren mi sen ced',
Senlace trafos herbojn en kampar',
Plej belajn florojn plukos por buked' -
Al mia amo bunta akompan'.

Ŝi iros preter, sen atenti min,
En la krepuska trista atmosfer',
Mi petos ŝin: "Jen, prenu amatin'
Modestajn florojn, signo de l'sincer'",

Demandos ŝin - "Ĉu falis en forges'
Renkontoj niaj, varm' de mia kor',
Dum fremdajn manojn lasis por kares'" -
Almenaŭ floroj restu por memor'.

Biciklon pelas foren la pied',
En densaj herboj lasos min sopir',
Nur volas mi - ridetu al buked'
La amatino antaŭ forir'.








Floras la opulo

Floras la opulo
Ĉe l'kampara roj',
Ravis min vakulo
Pro la juna ĝoj'.

Vagas sub la suno,
Vivas li sen sci',
Ke knabino juna
Pensas nur pri li.

La florar' opula
Falas sur la kort',
Amo senskrupula
Kreskas sen la vort'.

Koro junulina
Flagras pli kaj pli,
Kiel do aludi
Pri la am-pasi'?

Iras mi sen rajti
Diri pri la tem',
Kara mia bona,
Vi konjektu mem!








Pluva nubo

Vila nubo kaŝis la ĉielon,
Semas florojn juniper',
Min forglutas la despero
Dum la suna malaper'.

Gutas pluvo, frapas trotuaron
Kaj ne volas ĉesi nun,
Ĝi plorigi min penas vane,
Baldaŭ ja aperos sun'!

Ni ne sidu kaŝe sub tegmentoj -
Vojon lavos freŝa flu',
Min forlasu pluvtristaj sentoj,
Ĉar mi ĝin ne timas plu!








Nomos mi vin luma stel'

Nomos mi vin luma stel'
Trovos mi por kara amatin'
Vortojn fluantajn el kor'.
Nomos per teneraj sonoj vin -
De mia sorto trezor'

Mi vin nomos mia roza flor',
Nur min ne piku per dorn',
Mi vin nomos mia luma stel',
Radiu senlace por hel'.

Mi vin nomos mia rava rev',
Ne transformiĝu en dev'.
Mi vin nomos mia kolombin',
Aŭguru pri bela destin'.

Mi vin nomos mia dolĉa sonĝ',
Nur min ne veku horloĝ'.
Mi vin nomos mia ĝoja kant',
Nur ne degelu en vant'.

Mi vin nomos - la aŭrora ĝoj',
Brilu vi dum ĉiufoj'
Mi vin nomos mia lirla roj'
Fluu ni laŭ kuna voj'.

Mi vin nomos mia sun-diin'
Nur ne bruligu vi min'
Mi vin nomos mia sola am'
Flagru en koro per flam'.








La trumpisto

Hej, nu kial do, niaj aferoj fiaskas,
Al kia inspir' povus konduki esper'..
Sed la infer' denove disiĝon eknaskas,
Kraĉas ĉielen arogaj kanonoj de l'ter'.

      - Nu, eble eĉ jes, sed atenti ne nepras,
       Provu aŭ ne, ĉielon ne vundos pоnard'.
      Vanas l'kalkul - kiome da salvoj ekjelpas,
      Kun ajna pen' la superon ne trafos bombard'.

- He, mi sen plezur' damnas la regnon senvervan,
Sed vidu mem, kiel elrajdas al plac',
La general', li, nia estranto fiera,
Tiu satrap', senigita de l'digno pajac'.

      - Lasu pri ĝen'. Li ne meritas mencion,
      Ne por ĉiam aeron plenigis miasm'.
      Se en real', jes, mankas gvidantaj racioj,
      L'ordinarul', li la vojon ne trovos al pac'.

      Jene, refoj', nia domaĝ'- en pretero,
      Ĉu en solec' vi, en malvenk' - l'alarmant'?
      La indeferent', via, skrupul' jupitera,
      Kio ĝin distras dum la malsukcesa strebad'?

- Sed, en ĉi svag', mi malsukceson ne vidas,
Estu l'rajdant' eĉ kun Bonoparta pretend',
Mi nek de li kaj nek de aliu dependas,
Ek! ankaŭ vi, por vin plene forlasu depend'

Eĉ se gvidant' en misvoj' for de l'vero,
Se fuŝa flu', la revojn dronigas en plag',
Kredu ke nur, gravas ja dign' kaj libero,
Nure la dec' kaj honest' estu sur nia flag'.








Mi kune kun vi

Mi kune kun vi ŝanĝos mondon tiun ĉi,
Mi kune kun vi - venos do ĉiuj ni.
Eĉ diris la samon oni jam, sed tamen nun,
Mi kune kun vi ŝanĝos mondon tiun ĉi.

Mi kune kun vi - devas agi de komenc'
Se venos malbon' - mankas timiga rezon'.
Eĉ diris la samon oni jam, ne gravas nun
Mi kune kun vi ŝanĝos mondon tiun ĉi.

Mi kune kun vi ŝanĝos mondon tiun ĉi,
Mi kune kun vi - estu en la avan'
ĉu diris la samon oni jam, ne gravas al ni,
Mi kune kun vi ŝanĝos mondon tiun ĉi.

Mi kune kun vi ŝangxos mondon tiun ĉi,
Mi kune kun vi - venos do ĉiuj ni.
Eĉ diris la samon oni jam, sed tamen nun,
Mi kune kun vi ŝanĝos mondon tiun ĉi.








Ĉu vi kredas?

Mi rimarkis unufoje,
Ke dum vintro la siringo
Blanke floris kvazaŭ maje,
Ĉu vi kredas min aŭ ne?
Kredas al mi aŭ ne?

Mi al vi sendube kredas,
Kial mi ne estu certa?
Ankaŭ mi tion ĉi vidis,
Estu ĝi por ni sekret'
Mia kaj via sekret'.

Kaj okazis denelonge
Ke la luno inter branĉoj
En misvojo haltis dorme,
Ĉu vi kredas min aŭ ne?
Kredas al mi aŭ ne?

Mi al vi sendube kredas,
Ankaŭ mem mi tion vidis
El fenestro dumvespere,
Estu tio la sekret'.
Mia kaj via sekret'.

Mi observis stelfaladon
Sur ĉielo blu-krepuska,
Kaj du steloj flugis kune,
Ĉu vi kredas min aŭ ne?
Kredas al mi aŭ ne?

Mi al vi sendube kredas,
Kial mi ne estu certa?
Ankaŭ mi tion ĉi vidis,
Estu ĝi por ni sekret'
Mia kaj via sekret'.








*****

Popolkanto

Ne la vento per veado plenas
Kaj ne kverkoj ĝenas en la ĥor',
Sed la koro, koro mia splenas,
Kvazaŭ bosko dum aŭtuna plor'

Trivas vivo sen amato,
Pasas sen anim-akord',
Estas do de l' sorto mi punata –
Sen karul' treniĝi ĝis la mort'.

Ronĝas min angor' interna
Kor-insida korodi',
Estingiĝu do mia lucerno,
Sam-finbrulos ankaŭ mi.





Versoj:







Ne estos feliĉo

Cervid' fieras pro tuber'
Sign' de la korna kresko,
Vulpid' la muson, kiun kaptis mem,
Alportis al la nesto.


Ĉesu muziko, nun fermu la not-foliaron,
Prenu ĉapelon kaj kaŝu la kordan ilaron.
Vento aprila enblovas la polvon en niĉojn,
Hulas la flak' surpavima. Ne estos feliĉo.

Ne estos feliĉo. Kaj kulpas neni' en la ordo.
Tias kutimo - argilo sekiĝas en formo;
El tigo tenera aperas lignaĵ' por kredenco,
Ĉu nin konsternigu skuado de la providenco?

Estos admire, sopire kaj dolĉe samkune,
Estos lacige, inspire kaj mensoportune.
Ne estos feliĉo. Esperon ni lasu por knaboj -
En nia aĝo ĝi - vakso verŝata sur tablon.

Gutas larmetoj sur manon per vakso sorĉantan,
Kaj inter revoj neniam plu estos serĉata
Revelacia moment' inter vivo kaj morto.
Racio konsentas... Aliujn kompatu la sorto:

Vivo klopodos elsalti el kaĝ' de l'programo,
Penas, insidas, la streboj kondukos al vano.
Mankas en vakso frostinta klariga respondo..
Feliĉo ne estos. Ĉu tiel pli simplas la mondo?

Estu libera. Kaj ĉu do - ĉasamindumas
Iu, alia per orienta mistiko parfumas
L' areon vakuan, aŭ politikas.. Neniu kontestos.
Nu, kaj ni ambaŭ ja konas - Feliĉo ne estos.

Fosu la sulkon, sen plani proksiman prosperon,
Ni ne atendas, ne petas rabaton surtere,
Palpitas sen ĉeso, sen halt' - ĉu domaĝo,
Ĉu tim', aŭ espero – intimas ĝi en nia saĝo.

Gurlas la gruzo, klaketas la koto trotata,
Paro-neparo, hazardas la ŝtono metata.
Relo subtrame, el dorm' eligita protestas,
Printempe odoras, Sunet', sed - Feliĉo ne estos.







*****

Min trovu en trablovo de printempo
Mi estas kvazaŭ ekpalpito de flugil'
Mi - nura son' en ĝojekspiro trempa,
Mi - jen, flirtanta en sunleporeta stil'

Sed certu, ke ne povas ni disiĝi,
Amiko aŭdu - ja apudas mi!
Nur tuŝu kaj eksentos min vekiĝi,
Flagranta tago bruos ĉirkaŭ ni.

Prokrastu tiel, kvazaŭ nur hazarde
Okulojn fermu - lasta pen' por mi,
Sur pinto de la fingroj kaŝe, arde
Mi eble reaperos per ekbril'.








Se vi min forgesos

Se vi tute min forgesos,
Se pri vi mi revi ĉesos,
Ne rimarkos iun ŝanĝon granda mondo de l'popol'.
Kun ombreloj ĝustahore
Iros homoj al laboro,
Ĉar ĉiel' hodiaŭ likas kvazaŭ trua kaserol'.

Ĉe skapoloj miaj palaj
Travideblaj tremas aloj,
Aŭdeblas ĉukonsolo en la guta kariljon'.
Sed odoras per somero,
Ŝajnas pluvo efemera,
Ĉar odoras per somero kaj esperas pri la bon'








Plastika prognozo

Veterprognozon kurtan
Kaj eble eĉ ne kurtan'
Kaj eble ne veteran
Ni legos nun al vi.

Ĝin diris al ni iu
Kaj eble eĉ neniu,
Ĝi tamen tute bonas
Por televidstaci':

Hodiaŭ estos varme,
Sed eblas, ke malvarme,
Aŭ ne tre forta frosto -
Ne pli ol kvardek tri!

Entute mankos vento,
Sed estas antaŭsento,
Ke dektrigrada skualo
Alkuras nun al ni.

Nebuloj falos suden,
Sed eblas, ke ne suden,
Eĉ eble ne nebuloj,
Sed grajna sek-veter'.

Sed tiam humideco,
Eksaltos je alteco,
Kaj neĝo tuj degelos,
Ĝis plena malaper'.

Dum atmosfera premo
Ekkreskos ĝis ekstremo,
Sed eblas, ke ne nepre,
Kaj ja ne por ĉiam!

Ĉu eble vi ne emas -
Ciklonon ni atendas,
Sed povas veni anti -
Ciklon' ne estas tram'!

Ĉielo estos klara,
Post eblaj nuboj araj,
Sed se la sun' elbrilos
Ni ĝojos pro l'event'

Ne estos pluvo frua,
Sed prenu la gumŝuojn,
Eliru kun ombrelo,
Kaj povas esti sen.

Ŝoforoj ke eskapu,
De varmo kaj glacio
Kaj eble de abunda
Falanta foliar';

Ni morgaŭ en samtempo
Aŭguros eĉ pli certe
Pri meteo-informo
Por la sekvonta jar'!





**** **** (слова народные)

Килька плавает в томате,
Ей в томате хорошо!
Только я, едрена матерь,
места в жизни не нашел

**** **** (перевод народный)

Fish in thick tomato sauce
Swims in happy comatose
Only me, pathetic wimp,
Have no fucking place to swim.

**** ****

Naпĝas fiŝ' en suk' tomata,
Fartas bone en skatol',
Nur por mi en viv' damnata
Ne troviĝas deca rol'.




Supren